Horní Loděnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horní Loděnice
(Německá Loděnice)
germane Deutsch Lodenitz
municipo
Horní Loděnice, hřiště a kostel.jpg
Preĝejo kaj infanludejo
Horní loděnice.svg
Flago
Znak obce Horní Loděnice.gif
Blazono
Oficiala nomo: Horní Loděnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Šternberk
Historiaj regionoj Moravio, Imperia regiono Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Situo Horní Loděnice
 - alteco 543 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 16″ N 17° 22′ 38″ O / 49.77111 °N, 17.37722 °O / 49.77111; 17.37722 (mapo)
Areo 18,18 km² (1 818 ha)
Loĝantaro 340 (2023)
Denseco 18,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1296
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 05
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 569798
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Horní Loděnice
Retpaĝo: www.hornilodenice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Horní Loděnice (ĝis la jaro 1950 nomata Německá Loděnice, germane Deutsch Lodenitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc. Ĝi situas en Nízký Jeseník sur ĉefa komunikilo de I/46 el Olomouc ĝis Opava, proksimume 5 km sudokcidente de Moravský Beroun kaj 7 km nordoriente de Šternberk kaj trafluas tra ĝi rojo Trusovický potok. La municipo konsistas el du katastraj teritorioj: Horní Loděnice kaj Nové Dvorce. Vivas ĉi tie 340 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1296. Ĝi estiĝis pro loka minado de fererco kiel minista domaro sur dislimejo de senjorujoj burgo Šternberk kaj Monaĥejo Hradisko (proksime ankoraŭ troviĝis jam pereintaj domaroj Loděnička kaj Zezule). Sed jam ekde la jaro 1407 ĝi apartenis kelke da jarcentoj en senjorujon Šternberk, kun estiĝo de municipaj administradoj en la jaro 1850 ĝi fariĝis memstara municipo en politika kaj juĝeja distrikto Šternberk. Funkciis ĉi tie ekz. poŝto, laktovendejo, bakejo, brikfabriko, segejo aŭ tri muelejoj. Naciece temis pri fakte pure germana municipo, kiu post la jaro 1938 apartenis en fare de Germanio okupita Imperian regionon Sudetio. Post la dua mondmilito la devenaj loĝantoj estis ellandigitaj kaj la vilaĝo estis ĝisloĝigita el la ĉeĥa enlando. Tiam ankaŭ okazis alligo de municipo Nové Dvorce. En la jaroj 1979–1991 ĝi estis konsisto de urbo Šternberk.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • paroĥa preĝejo de sankta Isidoro el fino de la 18-a jarcento
  • monumento al viktimoj de militoj
  • kelke da limŝtonoj kaj krucoj

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]