Armea Spaco Libavá
Armea Spaco Libavá | ||
ĉeĥe Vojenský újezd Libavá, germane Truppenübungsplatz Liebau | ||
armea spaco | ||
Tabulo atentiganta pri komenco de la armea spaco
| ||
|
||
Oficiala nomo: Vojenský újezd Libavá | ||
Kromnomo: VVP Libavá | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | |
Distrikto | Distrikto Olomouc | |
Administra municipo | Město Libavá | |
Historiaj regionoj | Moravio, Ĉeĥa Silezio eta parto | |
Montaro | Nízký Jeseník | |
Situo | Armea spaco Libavá | |
- alteco | 248 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 43′ 13″ N 17° 31′ 18″ O / 49.72028 °N, 17.52167 °O (mapo) | |
Areo | 235,5 km² (23 550 ha) | |
Loĝantaro | 0 (2024) | |
Denseco | 0 loĝ./km² | |
Estiĝo | 1-a de oktobro 1946 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 783 07 | |
NUTS 3 | CZ071 | |
NUTS 4 | CZ0712 | |
NUTS 5 | CZ0712 503941 | |
Katastraj teritorioj | 5 | |
Partoj de spaco | 2 | |
Bazaj setlejunuoj | 9 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
Municipoj en Libavá en la jaro 1948
| ||
Vikimedia Komunejo: Vojenský újezd Libavá | ||
Retpaĝo: www.vojujezd-libava.cz | ||
Portalo pri Ĉeĥio |
Armea spaco Libavá estas armea spaco en Ĉeĥio kun areo 327,2382 km² situanta en Regiono Olomouc, en nordoriento de distrikto Olomouc, en tereno de montetaro Oderské vrchy.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Potštát, Spálov, Budišov nad Budišovkou, Vítkov, Velký Újezd, Domašov nad Bystřicí, Přáslavice, Mrsklesy, Daskabát, Hlubočky kaj Jívová.
Sidejurbo de la armea spaco Libavá estas Město Libavá. La armea spaco estiĝis la 1-an de oktobro de 1946 surbaze de decido de registaro de Klement Gottwald el la tago 17-a de septembro de 1946 je establo de "armea ekzerca spaco Libavá". Ties parto fariĝis la plenaj katastraj teritorioj de 24 vilaĝoj (16 el politika distrikto Moravský Beroun, el kiuj vilaĝo Nové Oldřůvky hodiaŭ ne plu estas parto de la armea spaco; 1 el politika distrikto Šternberk; 4 el politika distrikto Hranice; 3 el politika distrikto Olomouc). En ĉiuj ĉi tieaj vilaĝoj ĝis tiu tempo vivis eksplicite germanoj, kiuj estis en 1946 devige ellandigitaj, poste sekvis ankaŭ ellandigo de ĉeĥaj almigrintoj kaj "orfosistoj", kiuj ĉi tien venadis iom post iom ekde la jaro 1945. En la paso de sekvantaj jaroj la forlasitaj vilaĝoj estis sinsekve ruinigitaj inkluzive de historiaj memorigaĵoj, kiuj estis vico da preĝejoj, kapeloj kaj kampaj krucoj, akvaj kaj ventomuelejoj kaj tradiciaj kamparanaj konstruaĵoj. Escepto fariĝis sole urbo Město Libavá kaj eksaj vilaĝoj Heroltovice, Luboměř pod Strážnou, Kozlov u Města Libavá kaj Slavkov u Města Libavá, kie ĝis hodiaŭ estas maldensa loĝigo.
En la teritorio de la armea spaco estas malpermesita privata posedaĵo, kio montriĝas precipe en malfloro de ĝis nun konservitaj konstruaĵoj.
|