Sobotín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50°00′42″N 17°05′27″E  /  50.01167°N, 17.09083°O / 50.01167; 17.09083 (Sobotín) (mapo)
Sobotín
germane: Zöptau
municipo
Sobotin1.jpg
Vido al valo de Sobotín de nordo, en antaŭaĵo parto Štěpánov
Sobotín flag.gif
Flago
Sobotín CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Sobotín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Šumperk
Historia regiono Moravio
Montaro Hanuŝovica montetaro
Situo Sobotín
 - alteco 425 m s. m.
 - koordinatoj 50°00′42″N 17°05′27″E  /  50.01167°N, 17.09083°O / 50.01167; 17.09083 (Sobotín) (mapo)
Areo 31,91 km² (3 191 ha)
Loĝantaro 1 157 (2019)
Denseco 36,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1351
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 14 ĝis 788 16
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0715
NUTS 5 CZ0715 540986
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sobotín
Retpaĝo: www.sobotin.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Sobotín (germane Zöptau) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Moravio, en Regiono Olomouc kaj Distrikto Šumperk. Vivas ĉi tie 1157 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1351. La historio de Sobotín, simile kiel de plimulto de ĉirkaŭaj municipoj, estas kunigita kun minado de fererco. Tiun ĉi tie minis kaj la lokan ĉirkaŭaĵon koloniigis Žerotínidoj el Velké Losiny. Preĝejo de sankta Laŭrenco en Sobotín fariĝis en la 17-a jarcento komencanta loko de malglore konataj sorĉistinaj procesoj en senjorujo Velké Losiny. Maljunulino el Vernířovice tiam elprenis el la buŝo hostion, por ke ŝi kaŝu ĝin por malsana bovino. Tiel ne okazis sen atestantoj kaj la unua akuzo estis en la mondo.

Tombo (maŭzoleo) de familio de Kleinidoj
Preĝejo de sankta Laŭrenco en Sobotín

En la 19-a jarcento Sobotín fariĝas grava centro de industria revolucio. Per konstruado fare de grafo Mitrovský (posedanto de senjorujo Loučná) ĉi tie estiĝas granda entrepreno por prilaborado de fero. En ties evoluo poste daŭrigas entreprenista klano de fratoj Kleinoj (Gebrüder Klein), kiuj per nekredebla klopodo, kreativeco kaj entreprenista spirito ellaboris el ordinaraj vilaĝanoj al unu el la plej influemaj magnatoj de tiama monarĥio, kio alportis al ili eĉ avancigo en nobelan staton kun predikato "von Wiesenberg" (el Loučná). Post la morto de grafo Mitrovský aĉetis la senjorujo Loučná, en kiun apartenis ankaŭ ferfabriko en Sobotín, kiujn ili poste kun kontribuo de profesoro Riepl disvastigis kaj enpraktikigis en sian entreprenadon. Tio bazis grandmezure en konstruado de fervojoj kaj ankoraŭ hodiaŭ ni povas vidi la nomon Sobotín sur reloj de kelkaj fervojlinioj.

Albrecht Klein rekonstruis iaman armilfabrikon en kastelon, per kio okazis divido de Kleinidoj en branĉoj de Loučná kaj Sobotín. Necesas mencii, ke Sobotínsko - Ferfabrikoj kaj maŝinfabrikoj el Štěpánov, apartenis kaj per kvalito kaj per kvantito inter plej gravaj siatempaj entreprenoj. Sed la nekredebla kresko de la giganta entrepreno de Kleinidoj staris plejparte sur kapabloj de unuopuloj de la unua generacio. La sekvanta idaro jam nur koncentriĝis al reteniĝado de la antaŭe akiritaj sukceso kaj posedaĵo. En radikala evoluo kaj bezono de renovaĵoj poste dum stagno ili leĝe ne povis sukcesi kaj pro la unua respubliko tiel finiĝas ankaŭ plimulto de iliaj akvivaĵoj. Rilate al neglekto de neceseco akomodiĝo al novaj teĥnologioj restis ilia sobotina entrepreno neeluzita kaj la tradicio de la ferfabrika produkatado tiel havas ĉi tie nur etan kaj nerektan heredanton en entrepreno Velamos. Post la dua mondmilito Kleinidoj devis, same kiel plimulto de la germana etno, forlasi Moravion kaj municipo Sobotín komencas verki la historion surbaze de preskaŭ komplete nova konsisto de la loĝantoj.

Post Kleinoj ĉi tie restis kelke da konstruaĵoj, kiuj per siaj simboloj rememorigas apartenecon al la pereinta entrepreno, plu poste la kastelo - hodiaŭ servanta kiel hotelo kaj en nelasta vico maŭzoleo.

Partoj de la municipo[redakti | redakti fonton]

  • Sobotín
  • Klepáčov
  • Rudoltice

Ĝis fino de la jaro 2009 estis parto de la municipo ankaŭ partoj Petrov nad Desnou kaj Terezín, kiuj ekde la 1-a de januaro 2010 memstariĝis kiel municipo Petrov nad Desnou.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]