Uničov estas urbo en Ĉeĥio kun 11 066 loĝantoj (2022), situanta en norda Moravio, en norda parto de regiono, kies nomo estas Hanakio, 8 km de urbo Litovel.
Kiel reĝan ministan urbon fondis ĝin en la jaro 1213 moravia markgrafo Vladislav Jindřich, frato de reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Ĝi estis centro de regiono kaj ĝi estis forte fortikigita per ŝtonaj remparoj, parte konservintaj (duonronda bastiono), kun kvar pordegoj, el kiuj konserviĝis Medecká-pordego kaj pli juna Vodní-pordego. Vane la urbon konkeris tataroj kaj pli malfrue Matiaso la 1-a Korvino, sed sukcesis en sieĝado prusia soldataro en la jaro 1742. Bazplano de la urbo estas ronda kun placo kaj urbodomo, kiu estis neniigita de svedoj kaj en la jaro 1891 ĝi estis renovigita, kun 45 m alta turo. Dominaĵo estas trinava preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario (1330–1341) kun alkonstruita baroka kapelo (1713).
En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Uničov.