Horní Sukolom (germaneAichen) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Uničov en distrikto Olomouc. Ĝi troviĝas proksimume 4 km nordoriente de Uničov. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/449. En la jaro 2009 estis ĉi tie registritaj 45 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 119 loĝantoj.
Horní Sukolom estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,55 km².
En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Horní Sukolom.