Nová Dědina (germaneSchröffelsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Uničov en distrikto Olomouc. Ĝi troviĝas proksimume 3 km norde de Uničov. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/449. En la jaro 2009 estis ĉi tie registritaj 40 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 112 loĝantoj.
Nová Dědina situas en katastra teritorio Nová Dědina u Uničova kun areo 2,34 km².
En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Nová Dědina.