Střelice (germaneStrzelitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Uničov en distrikto Olomouc. La vilaĝo havas sian vilaĝan muzeon. En la jaro 2010 estis ĉi tie registritaj 157 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie dare vivis 396 loĝantoj.
Střelice situas en katastra teritorio Střelice u Litovle kun areo 6,08 km².
Aparteneco de Střelice al Uničov estas donita jam de dokumento de margrafoPřemysl el la jaro 1234. Střelice estis diference de Uničov hejmo por pli da ĉeĥoj ol germanoj, tial ĝi estis ĉiam apogo de la ĉeĥa minoritato en Uničov.
En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Střelice.