Řídeč
Řídeč | |||
germane Rietsch | |||
municipo | |||
Řídeč kun montaro Nízký Jeseník
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Řídeč | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Olomouc | ||
Administra municipo | Šternberk | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Situo | Řídeč | ||
- alteco | 284 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 45′ 57″ N 17° 15′ 25″ O / 49.76583 °N, 17.25694 °O (mapo) | ||
Katastro | 7,28 km² (728 ha) Řídeč | ||
Loĝantaro | 198 (2022) | ||
Denseco | 27,2 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1295 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 785 01 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0712 | ||
NUTS 5 | CZ0712 554103 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.ridec.cz | |||
![]() |
Řídeč (germane Rietsch) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc. Ĝi situas en arbaroriĉa cismontaro de Nízký Jeseník, oriente de Komárov kaj proksimume 5 km nordokcidente de Šternberk, trafluas tra ĉi tie rojo Zlatý potok. Vivas ĉi tie 198 loĝantoj (2022).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1295, ĝi estiĝis en šternberka senjorujo kiel minista domaro pro minado de fererco. La devene ĉeĥa vilaĝo, ekde la jaro 1850 memstara municipo, fine de la 17-a jarcento germaniĝis kaj post la jaro 1938 ĝi fariĝis konsisto de Sudetio. Post la jaro 1945 la devenaj loĝantoj estis forŝovitaj. Ĝis la jaro 1910ĝi ekzistis ankaŭ sub la ĉeĥa nomo Rýdeč. En la jaroj 1961–1979 ĝi estis same kiel najbara Komárov konsisto de municipo Mladějovice, poste komune kun ĝi denove konsisto de Šternberk. Ĝi memstariĝis al la 1-a de januaro 1994.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- monumento al viktimoj de la militoj
- statuo de anĝelo
- ŝtona kruco el la jaro 1888
- norde de la municipo arbaristejo kun memoriga arbo