Vidnava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidnava
germane Weidenau, pole Widnawa
urbo
Placo en Vidnava
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vidnava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Nisa princlando, Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Rivero Vidnavka
Situo Vidnava
 - alteco 239 m s. m.
 - koordinatoj 50° 22′ 12″ N 17° 11′ 14″ O / 50.37000 °N, 17.18722 °O / 50.37000; 17.18722 (mapo)
Katastro 4,25 km² (425 ha) Vidnava
Loĝantaro 1 195 (2023)
Denseco 281,18 loĝ./km²
Reliefo Vidnava malaltebenaĵo
Unua skribmencio 1291
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 55
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 541303
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vidnava
Retpaĝo: www.vidnava.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vidnava (germane Weidenau, pole Widnawa) estas urbo troviĝanta en norda parto de distrikto Jeseník en Ĉeĥio. Nordo kaj oriento de la urbo kreas ŝtatlimon kun Pollando, okcidente ĝi najbaras kun vilaĝo Velká Kraš. La urbo konsistas el loka parto Vidnava kaj loka parto Štachlovice. En 2023 la urbo havis 1 195 loĝantojn. La estiĝo de la urbo datiĝas en la komencon de la dua duono de la 13-a jarcento, la unua skribmencio estas el 1291.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Velká Kraš kaj Stará Červená Voda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtonepoko[redakti | redakti fonton]

Vidnava havas riĉan kaj movitan historion. La unuaj signoj de enloĝigo estas dokumentitaj jam en frua ŝtonepoko, pri kio atestas trovitaĵoj de iloj el fajro-ŝtonoj. La unua skribmencio pri urbo, fondita sur regula aksa bazplano, devenas el la jaro 1291. Jam tiam Vidnava estis signifa administra centrejo de regiono kaj centrejo de metia produktado.

La estiĝo de la nomo de vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Nomo Wydna, Vidna apartenis al rivereto, sur kiu estis fondita la samnomata urbo. Ĝi estas derivata de slava radiko vid-, kiu estas ankaŭ en verbo vidět (vidi). Wydna markis puran akvon, en kiu ĉio estas videbla. Germanaj almigrintoj plilongigis -i kaj fine de la 14-a jarcento ili ŝanĝis en diftongon -ei. La finaĵo -au estis aldonita al la nomo analogie laŭ nomoj kiel Schónau logante pli poste al interpretado, Weidenau estas kunmetita el Weide (saliko) kaj Aue (herbejo). Tiu ĉi erara interpretaĵo venis ankaŭ en urban blazonon. La ĉeĥa nomo Vidnava apogas sin je latinigita formo el fino de la 13-a jarcento.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La promesigan evoluon de la urbo, en kiu prosperis komerco kaj metioj, interrompis en la 14-a jarcento husanaj militiroj kontraŭ ilia plej granda konraŭulo - episkopo el Vroclavo. En 1428 la urbo estis konkerita de husanoj kaj forbruligita. a falo de la urbo daŭris ĝis komenco de la 16-a jarcento, kiam ĝi iom post iom komencis leviĝi el la antaŭaj plagoj. Okazis ekfloro de metia produktado, la urbo akiris rajton por kuiri bieron por la vasta ĉirkaŭaĵo (1529).

La florantan urbon trafis en la jaro 1574 katastrofa incendio, kiu, krom preĝejo, paroĥejo kaj lernejo, situantaj iom flanke de la urba kerno, forbruligis la tutan urbon. Dum la tridekjara milito la urbo estis kelkfoje okupita de svedoj, evitis al ĝi eĉ ne epidemio de variolo kaj pesto. Profunden en la historion de la Vidnava trafis ankaŭ militaj kaj politikaj eventoj ĉirkaŭ du militoj je Silezio en la jaroj 1741 - 1745. Per vroclava paco estis destinitaj novaj limoj de Silezio, kiuj senpere tuŝis ankaŭ Vidnavon farigante el ĝi limregionan urbon, fortranĉita de riĉaj vilaĝoj situantaj oriente de ĝi.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 854
18802 106
18902 146
19002 096
19102 151
19212 286
JaroLoĝantoj
19302 186
19501 301
19611 500
19701 481
19801 544
19911 525
JaroLoĝantoj
20011 424
20141 311
20161 283
20171 273
20181 291
20191 282
JaroLoĝantoj
20201 266
20211 159
20221 198
20231 195

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Al la plej signifaj historiaj memorindaĵoj de la urbo apartenas konstruaĵo de kastelo kun renesanca arkitekturo el duono de la 16-a jarcento kun konservitaj volboj kaj multnombraj arkitektonaj detaloj.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]