Bohuslavice (distrikto Prostějov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bohuslavice
Bohuslavice
germane Bohuslawitz
municipo
Preĝejo de sankta Bartolomeo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bohuslavice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Administra municipo Konice
Historia regiono Moravio
Situo Bohuslavice
 - alteco 409 m s. m.
 - koordinatoj 49° 37′ 15″ N 16° 57′ 16″ O / 49.62083 °N, 16.95444 °O / 49.62083; 16.95444 (mapo)
Katastro 4,85 km² (485 ha) Bohuslavice u Konice
Loĝantaro 439 (2023)
Denseco 90,52 loĝ./km²
Unua skribmencio 1288
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 798 56
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0713
NUTS 5 CZ0713 589292
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bohuslavice (Prostějov District)
Retpaĝo: www.obec-bohuslavice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Bohuslavice estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Prostějov. La municipo situas proksimume 6 km nordoriente de Konice. Vivas ĉi tie 439 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vilémov, Raková u Konice, Rakůvka, Laškov, Luká, Hačky, Polomí kaj Olbramice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ enskribaĵoj en vilaĝa kroniko Bohuslavice estiĝis per sidiĝo de laborista popolo ĉirkaŭ sinjoruja korto, kiu evidente apartenis al sinjoro Bohuslav. Sed unuafoje Bohuslavice estas menciata en dokumento de monaĥejo Hradisko ĉe Olomouc en 1288. Tiam la korton kaj la vilaĝon tenis sinjoro Zbyslav el Bohuslavice. Poste posedantoj ofte alternis. En la 14-a jarcento la vilaĝon proprumis moravia margrafo Jošt. Poste la korto apartenis al familio de Bítovský-idoj, post la tridekjara milito la sinjorujon aĉetis princo Ferdinand el Dietrichštejn. Lasta posedanto estis grafo Emanuel Silva Tarouca. En la jaroj 1923 - 1926 la bohuslavica korto estis disvendita.

La vizaĝo de vilaĝo ŝanĝiĝis tre malrapide, pli granda evoluo okazis en la 50-aj jaroj de la 19-a jarcento kaj precipe poste post la unua kaj la dua mondmilitoj. Ĝis la jaro 1960 la vilaĝo apartenis al distrikto Litovel, poste al distrikto Prostějov. Kelkfoje okazis kuniĝo kun ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Hodiaŭ la vilaĝo estas memstara.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869283
1880255
1890308
1900333
1910353
1921313
JaroLoĝantoj
1930317
1950317
1961337
1970292
1980286
1991470
JaroLoĝantoj
2001519
2014446
2016446
2017448
2018444
2019444
JaroLoĝantoj
2020452
2021448
2022446
2023439

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.