Hanušovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hanušovice
germane Hannsdorf
urbo
Preĝejo de sankta Nikolao en Staré Hanušovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hanušovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Hanušovice
Historia regiono Moravio
Montaro Hanuŝovica montetaro
Memorindaĵoj Nový hrad burgo, Preĝejo de sta Nikolao
Riveroj Branná, Moravo
Situo Hanušovice
 - alteco 400 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 30″ N 16° 55′ 52″ O / 50.07500 °N, 16.93111 °O / 50.07500; 16.93111 (mapo)
Areo 36,81 km² (3 681 ha)
Loĝantaro 2 952 (2023)
Denseco 80,2 loĝ./km²
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 33
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0715
NUTS 5 CZ0715 535532
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hanušovice
Retpaĝo: www.hanusovice.info
Portalo pri Ĉeĥio

Hanušovice, simile kiel apartenantaj al ĝi vilaĝoj Vysoké Žibřidovice kaj la hodiaŭa vilaĝo Žleb (antaŭa Valteřice), apartenas al la plej malnovaj urboj de distrikto Šumperk en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 952 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohdíkov, Jindřichov, Malá Morava, Kopřivná, Velké Losiny kaj Staré Město.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hanušovice havis ekde la jaro 1351 preĝejon kaj paroĥejon, kiun oni nomas en la fondanta dokumento de episkopejo de Litomyšl.

En 1852 ĉi tie estis fondita moderna reguligejo de lino kaj ankoraŭ ĝis la fino de la 50-aj jaroj de la 19-a jarcento ĉi tie Eduard Oberleithner, la plej granda šumperka entreprenisto, fondis du ŝpinejoj de la lino. Komence de la 70-aj jaroj estis en tiu ĉi plej granda entrepreno de tiu ĉi speco en Moravio kaj Silezio okupitaj jam 800 gelaboristoj kaj laŭ teknika flanko ĝi prezentis pintan entreprenon en tiama aŭstria-hungaria monarkio. Plua faranto, rolanta okaze de Hanušovice kaj ties ĉirkaŭaĵo gravan rolon, estis kunigo kun la ĉirkaŭa mondo per fervoja linio Šternberk - Šumperk - Králíky en 1873, kiu estis en duono de 80-aj jaroj kunigita en Hanušovice kun fervojlinio Olomouc - Bruntál - Krnov - Frývaldov (nun Jeseník). En 1874 kompanio de šumperkaj entreprenistoj establis en vilaĝo Holba bierfarejon, kiu portas ĝis nun samnomatan markon de biero - Holba.

En 1923 okazis administra aligo de vilaĝo Holba, kiu jam estis konstrue kunigita kun Hanušovice kaj Hanušovice estis avancigita je urbeto. Hanušovice fariĝis dum la unua respubliko centrejo de germana kaj ĉeĥa lernejaferoj por la tuta vasta ĉirkaŭaĵo. Dum nazia okupado bedaŭrinde ĝi ankaŭ fariĝis loko, en kiu kaj en ties ĉirkaŭaĵo estis dislokigita vico da tendaroj por militkaptitoj kaj sur la parcelo de ŝpinejo estis establita ankaŭ filio de koncentrejo Gross Rosen por proksimume 250 polaj judaj virinoj.

Post la dua mondmilito, post forŝovo de germanaj loĝantoj, la viaĝo plu kreskis: en 1949 estis al Hanušovice aligita vilaĝo Hynčice nad Moravou, ekde 1975 vilaĝo Kopřivná, kiu denove memstariĝis en 1991.

La 3-an de majo 1975 pasis 650 jarojn de la unua skriba mencio pri Hanušovice. Dum tiu ĉi okazo kaj rilate al la postmilita kresko de nombro de loĝantoj kaj industrio Hanušovice estis en 1975 avancigita je urbo.

Membribo de urbo[redakti | redakti fonton]

Urbo Hanušovice dividiĝas en kvin partojn, kiuj estas identaj kun la katastraj teritorioj:

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 799
18803 373
18903 722
19003 924
19104 285
19214 181
JaroLoĝantoj
19304 841
19502 919
19613 156
19703 051
19803 416
19913 754
JaroLoĝantoj
20013 599
20143 290
20163 181
20173 166
20183 159
20193 169
JaroLoĝantoj
20203 104
20212 819
20222 962
20232 952

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]