Uhelná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 50°21′34″N 17°01′26″E  /  50.35944°N, 17.02389°O / 50.35944; 17.02389 (Uhelná)
Uhelná
(Serksdorf)
germane: Sörgsdorf
municipo
Uhelná vlajka.jpg
Flago
Uhelná znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Uhelná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Situo Uhelná
 - alteco 276 m s. m.
 - koordinatoj 50°21′34″N 17°01′26″E  /  50.35944°N, 17.02389°O / 50.35944; 17.02389 (Uhelná)
Areo 22,5 km² (2 250 ha)
Loĝantaro 532 (01.01.2010)
Denseco 23,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1290
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 68
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 541214
Katastraj teritorioj 3
Partoj de vilaĝo 6
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Uhelná (Jeseník District)
Retpaĝo: www.uhelna.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Uhelná (ĝis la jaro 1948 ĝi nomiĝis Serksdorf) estas submontara vilaĝo en distrikto Jeseník etendiĝanta sur norda montopiedo de monto nomata Suť (717 m). La malsupra parto de vilaĝo Uhelná situas en fekunda Vidnava valo, la supra fino de Uhelná sur montarpiedo de montaro Rychlebské hory, pli precize sur ties subtutaĵo nomata Travenská montetaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Uhelná estis fondita en la 1-a duono de la 13-a jarcento. Dominaĵo de la vilaĝo estas preĝejo de sankta Katarino el la jaro 1801. En la pasinteco Uhelná famis pro siaj potfaristaj majstroj, en la 19-a jarcento ĉi tie estiĝis brikfabriko, kiu funkciis ĝis la 1-a duono de la 20-a jarcento. Proksime malantaŭ la vilaĝo ĝis la jaro 1957 oni minis ligniton, kio donis estiĝon de la nomon de tiu ĉi vilaĝo. Tiu ĉi supraĵa minejo estis nevole inundita, per tio estiĝis la hodiaŭa bela lago, la centrejo de somera refreŝigado.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En Uhelná kaj en la apuda parto de Rychlebské hory ni povas trovi grandan kvanton de abelujoj, tio estas pro kvanto de belegaj kaj puraj montaraj herbejoj kaj arbaroj. Ankaŭ ni trovos ĉi tie kvanton de turismaj padoj kaj ciklopadoj, vintre idealaj terenoj por skikurantoj, kiuj gvidos nin tra belega regiono de eksaj kaj senĉese ekzistantaj montaraj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo de Uhelná.

Zastávka (Uhelná)[redakti | redakti fonton]

Zastávka (germane Stillstand) estas eksvilaĝeto proksime de vilaĝo Uhelná. La nomo venas de tio, ke en pasinteco oni malpermesis konstrui ion ajn en tiu ĉi regiono, en la ĉeĥa haltigita konstruaĵo (zastavena stavba). Pri la regiono de tiu ĉi vilaĝeto estis kverelo inter episkopoj de Vroclavo, kiuj posedis la vilaĝon Uhelná, kaj najbaraj aristokratoj de Maltitz, kiuj posedis bienon Vlčice.