Nové Vilémovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nové Vilémovice
germane Neuwilmsdorf, pole Nowa Wilamowa
vilaĝo
Nové Vilémovice
Oficiala nomo: Nové Vilémovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Uhelná
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 36 2010
Situo Nové Vilémovice
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 50° 19′ 50″ N 16° 59′ 03″ O / 50.33056 °N, 16.98417 °O / 50.33056; 16.98417 (mapo)
Plej alta punkto 650
Katastro 13,53 km² (1 353 ha) Nové Vilémovice
Loĝantaro 24 (2021)
Denseco 1,77 loĝ./km²
Unua skribmencio 1290
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 68
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nové Vilémovice
Portalo pri Ĉeĥio

Nové Vilémovice (germane Neu-Wilmsdorf, Neuwilmsdorf, Neu Wilmsdorf, pole Nowa Wilamowa) estas vilaĝo en Ĉeĥio, kiu estas parto de municipo Uhelná. Vivas ĉi tie 24 loĝantoj (2021). Ĝi situas en Riĥleba montaro, 5 km sudokcidente de Uhelná. Konstru-lokoj estas lokigitaj laŭlonge laŭ loka ŝoseo kaj supra fluo de rojo Lánský potok (antaŭe Hlučný potok, germane: Tossbach) en supermara alteco 550 – 650 m sub montoj Stážiště (813 m) kaj Roveň (778 m). La montoriĉa katastro estas proksimume el duono kovrita de arbaro kaj la alian duonon kreas malmulte fekundaj kampoj kaj paŝtejoj. Temas pri refreŝigeja kabana regiono kun malgranda nombro de daŭre vivantaj loĝantoj. Sur la katastra teritorio Nové Vilémovice situas ankaŭ domaroj kaj lokaj partoj Hraničky kaj Červený Důl.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo verŝajne estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1250, sed la unua skribmencio estas dokumentita el la jaro 1290 sub nomo Wylemoviczi, kiam ĝi havis 12 lanojn kaj ĝi apartenis al Jindřich z Waldova, posedanto de Travná.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869577
1880584
1890574
1900508
1910518
1921485
JaroLoĝantoj
1930452
195035
1961102
197052
198039
199115
JaroLoĝantoj
200114
201121
202124

Turismo[redakti | redakti fonton]

Tra katastro de Nové Vilémovice kondukas du turismaj markoj:

ruĝa turisma marko ruĝa turisma markita vojo n-ro 0601 - el Bílá Voda kaj Javorník tra Červený Důl, Nové Vilémovice kaj Hraničky kaj tra Jeseník al Rejvíz

flava turisma marko flava turisma markita vojo n-ro 7897 - ĝi kunigas bluan turisman markigon de disvojiĝo U Buku al Roveň

Tra katastro de Nové Vilémovice kondukas du bicikloturismaj markoj:

bicikloblua turisma marko blua bicikloturisma vojo n-ro 6044 - el Bílá Voda tra Hraničky ĝis Horní Lipová

bicikloblanka turisma marko blanka bicikloturisma vojo n-ro 6045 - el Buková tra Hraničky kaj Nové Vilémovice ĝis Dolní Fořt