Dum konstruado de ŝoseo al Kelčice en la jaro 1913 estis malkovrita la plej malnova sepultejo en ĉirkaŭaĵo de Vřesovice. Oni trovis 11 tomboj de kaŭrigitoj. En la 10-a tombo kaŭrigito tenis en la dekstra mano bronzan ponardon. Tio estas la plej malnova ponardo de tipo el Únětice en Moravio. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1356. En la 16-a jarcento la popolo el Vřesovice estis senigita de korveo kaj estis donita al la popolo privilegia rajto uzi municipan sigelon. Tiun lasis pretigi abato Pavel z Kralic en la jaro 1523.