Zvole (distrikto Šumperk)
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zvole |
| Zvole | |
| germane Schmole | |
| municipo | |
Paroĥa preĝejo en Zvole
| |
|
|
|
| Oficiala nomo: Zvole | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Olomouc |
| Distrikto | Distrikto Šumperk |
| Administra municipo | Zábřeh |
| Historia regiono | Moravio |
| Montaro | Zábřeha montetaro |
| Riveroj | Moravo, Moravská Sázava |
| Situo | Zvole |
| - alteco | 265 m s. m. |
| - koordinatoj | 49° 50′ 29″ N 16° 54′ 29″ O / 49.84139 °N, 16.90806 °O (mapo) |
| Katastro | 6,57 km² (657 ha) Zvole u Zábřeha |
| Loĝantaro | 849 (2025) |
| Denseco | 129,22 loĝ./km² |
| Sulko | Mohelnica sulko |
| Fondo | 1273 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 789 01 |
| NUTS 3 | CZ071 |
| NUTS 4 | CZ0715 |
| NUTS 5 | CZ0715 541478 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de municipo | 1 |
| Bazaj setlejunuoj | 1 |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
| Retpaĝo: www.obec-zvole.cz | |
Zvole estas municipo troviĝanta en distrikto Šumperk en Ĉeĥio. La vilaĝo situas ĉe kunfluejo de riveroj Morava kaj Moravská Sázava sur suda cismontaro de Hrubý Jeseník, 6 km de Zábřeh na Moravě kaj 7 km de Mohelnice. Vivas ĉi tie 849 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohuslavice, Leština, Jestřebí, Lukavice, Rájec kaj Hrabová.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri Zvole estas el la jaro 1273. En pasinteco la vilaĝo estis markita pro bataloj, kiuj estas rolintaj ĉi tie - en 1468 tio estis batalo inter soldataroj de Jiří z Poděbrad kaj soldataroj de reĝo Matiaso la 1-a, poste la 17-a jarcento la tridekjara milito kaj forbruligo fare de svedaj soldataroj. En pasinteco ĉi tie ankaŭ oni minis ferercon.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 926 |
| 1880 | 914 |
| 1890 | 919 |
| 1900 | 985 |
| 1910 | 963 |
| 1921 | 971 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 938 |
| 1950 | 750 |
| 1961 | 767 |
| 1970 | 739 |
| 1980 | 704 |
| 1991 | 704 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 781 |
| 2014 | 853 |
| 2016 | 863 |
| 2017 | 860 |
| 2018 | 856 |
| 2019 | 846 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2020 | 857 |
| 2021 | 798 |
| 2022 | 844 |
| 2023 | 851 |
| 2024 | 860 |
| 2025 | 849 |
Dominaĵo
[redakti | redakti fonton]Dominaĵo de la vilaĝo estas paroĥa preĝejo de Nemakulita koncipo de Virgulino Maria.
Nobela familio
[redakti | redakti fonton]El Zvole devenas unu el nobelaj familioj - Zvolští ze Zvole; plej grandan kulminon ili atingis en la 15-a jarcento, kiam apartenis al ili vico da senjorujoj ne nur en la ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ en pli malproksimaj lokoj (ekz. Kolštejn, Hlučín, Osoblaha ktp.).

