Moravská Sázava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Moravská Sázava
Moravská Sázava pod Hoštejnem 1.jpg
Moravská Sázava sub Hoštejn
Bazaj informoj
Longeco 54,3 km
Akvokolekta areo 507,3 km²
Averaĝa trafluo 4,52 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 780 m
Enfluejo Moravo
- Alteco 264 m
Geografio
Alfluantoj Sázavský rivereto (md.), Olšovský rivereto (md.), Kalný rivereto (d.), Ostrovský rivereto (d.), Lukovský rivereto (d.), Rychnovský rivereto (d.) Lubnický rivereto (md.), Třebařovský rivereto (d.), Tatenička (md.), Ospirský rivereto (md.) , Březná (md.), Kosovský rivereto (md.) kaj Nemilka (md.)
v  d  r
Information icon.svg
Moravská Sázava en Krasíkov

Moravská Sázava fontas sub verto de Buková hora proksime de vilaĝo Čenkovice en regiono Pardubice. Ĝia ĉefdirekto estas komence al sudo ĝis sub Žichlínek, kie sian fluon turnas al oriento kaj en tiu ĉefdirekto daŭras ĝis sub Zábřeh, kie enfluas de dekstre en Moravon. En supra parto ĝi havas torentan karakteron, sed jam sub Albrechtice enfluas en ebenaĵon kaj komencas meandri. Sub Krasíkov Moravská Sázava transfluas belan arbarriĉan valon, aparte en etapo inter Hoštejn kaj Lupěné, kie estas 10 - 12 m larĝa, per teknikaĵoj preskaŭ netuŝita.

Enfluejo de Březná en Moravská Sázava

Moravská Sázava fluas trans vilaĝoj Výprachtice, Koburk, Albrechtice, Sázava, Žichlínek, Krasíkov, Tatenice, Hoštejn, Hněvkov, Lupěné, Nemile, urbo Zábřeh kaj vilaĝo Rájec.

Proksimaj turismaj celoj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]