Žichlínek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 49°52′35″N 16°38′30″E  /  49.87639°N, 16.64167°O / 49.87639; 16.64167 (Žichlínek)
Žichlínek
germane: Sichelsdorf
municipo
Žichlínek flag.jpg
Flago
Žichlínek CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Žichlínek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Fervojstacio Žichlínek
 - fervojlinio n-ro 270
Rivero Moravská Sázava
Situo Žichlínek
 - alteco 348 m s. m.
 - koordinatoj 49°52′35″N 16°38′30″E  /  49.87639°N, 16.64167°O / 49.87639; 16.64167 (Žichlínek)
Areo 10,73 km² (1 073 ha)
Loĝantaro 910 (01.01.2012)
Denseco 84,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 563 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581275
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Žichlínek
Retpaĝo: www.zichlinek.eu
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Žichlínek situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 4 km sudoriente de la urbo Lanškroun, laŭlonge de la rivero Moravská Sázava, en milde ondoforma pejzaĝo apud ĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Žichlínek ekestis en la unua duono de 13-a jarcento en tempoj de regado de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a, por kiu koloniigon ĉi tie okazadis familiaro el Drnholec. En la teritorio estis tiam rememorata akva burgo kun apuda vilaĝo kaj korto nomata Kronfeld. Nomo de ili en historio ŝanĝiĝis, ĝi estis Cronvelt, Kronweld, Žabinec, Krotenful, Krotfule, … Pri vilaĝo Krotenful estas raporto ankoraŭ en la jaro 1460. Tiu verŝajne pli poste kuniĝis kun Žichlínek. La fortikaĵeto estis detruita ĉe konstruado de la fervojo, materialo el ĝi estis uzita por surŝutaĵoj. Nomo Žichlínek, germane Sichelsdorf, estas derivata de persona nomo de la lokigisto - Sichlingsdorf, t.e. vilaĝo de Sichling, aŭ dialekte sichlinc, sichelinc = garbo. Ĝi estis ĝis la jaro 1945 germana vilaĝo. La unua skriba mencio pri ĝi estas el la jaro 1304 en akto de la reĝo Venceslao la 2-a, per kiu li donacas tutan regionon Lanškroun al monaĥejo Zbraslav. Pli poste posedis Žichlínek kaj proksimajn vilaĝojn episkopejo Litomyšl kaj post husanaj militoj familiaro Kostka el Postupice kaj poste Pernŝtejnoj, familiaro el Hodkov kaj familiaro el Harasov. Post batalo sur Blanka monto la regionon Lanškroun aĉetis regento Karel la 1-a el Lichtenštejn por 9.500 sesdekoj da ĉeĥaj groŝoj. En la jaro 1848 estis nuligita patrimonia sistemo. Nur en la jaro 1926 kadre de grunda reformo estis en Žichlínek parceligita sinjoreja korto kaj vendita al ses ĉeĥaj familioj. Por iliaj infanoj estis en la korto establita minoritata lernejo, kiu ĉi tie ekzistis ĝis la jaro 1938. Ĉeĥa loĝantaro prezentis en la vilaĝo nur unu dekonon.

En la jaroj 1842 - 1845 estis konstruata fervoja linio inter Česká Třebová kaj Olomouc. Stacidomo, kiu en Žichlínek estis konstruita portis nomon de la urbo Lanškroun kaj nur en la jaro 1876 ĝi estis alinomita en Sichelsdorf (Žichlínek). En la jaro 1924 la stacidomo forbrulis kaj de tiam ĉi tie estas nur haltejo.

En la jaro 1945 estis la germana loĝantaro ellandigita kaj en Žichlínek venis novaj ĉeĥaj loĝantoj. Jam en la jaro 1946 estis ĉi tie establita nova, ĝis nun funkciata, kafilerio. En kvindekaj jaroj ekestis en Žichlínek agrikultura kooperativo en kiun pli poste alligis kelkaj pluaj kooperativoj el proksimaj vilaĝoj. Tiel ekestis grandega agrikultura entrepreno kun sidejo en Žichlínek. El ĝi ekestis nuna entrepreno ZOD Žichlínek kun 300 dungitoj.

Antaŭnelonge estis finita akvokonstruaĵo "Seka poldero Žichlínek" por protektado de teritorio ĉe suba parto de la rivero Morava kontraŭ inundoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Baroka preĝejo de Naskiĝo de Sankta Johano Baptisto, konstruita en la jaroj 1718 - 1725, verŝajne de A. Sala, sur loko, kie ĝis tiam staris ligna kirko. Ununava preĝejo kun trilatere fermita presbiterejo kaj sakristio en la akso, kun malprofundaj flankaj kapeloj imaginantaj transsepton. Super okcidenta parto de la navo troviĝas prisma turo. La ĉefa fronto estas triaksa kronita per trilatera pinjono. Super la ĉefa portalo estas dato 1725 kun liĥtenŝtejna blazono, vandoj estas membrigitaj per lizenoj.

La presbiterejo estas plafonita per eĝvolboj kun segmentoj, triumfa arko estas duoncirkla, la navo kaj apudaj kapeloj estas volbitaj barele kun segmentoj, la vandoj estas membrigitaj per pilastroj kun elmetita kornico. La ĥorejo estas sur du pilieroj, oblongaj fenestroj kun segmentoj.

La ĉefaltaro estas rokoka, panela kun statuoj de Sankta Zecharja kaj de Sankta Elizabeto kaj statuo de Dipatro el la dua duono de 18-a jarcento kun bildo de J. Umlauf el la jaro 1880. Flanka altaro kun statuaro de Krucumado, novtempa altaro de Francisco Xavier kun bildo de J. Umlauf. La predikejo el tempo post la jaro 1800 estas ornamita per reliefaĵoj kaj statuo de anĝelo, la baptujo estas ankaŭ el tiu tempo. Sur embrazuro de triumfa arko estas negranda lignoskulptita akanta kadro kun bildoj de Bapto en Jordano kaj de Sankta Aŭgusteno.

Kadavrejo[redakti | redakti fonton]

La baroka kadavrejo situas tuŝapude al la preĝejo sur norda flanko kaj estis konstruita en la sama tempo kiel la preĝejo. Estas ornamita per voluta pinjono, membrigita per kavaj kadroj en la stuko.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

Naturo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo kreskas memorinda arbo, etfolia tilio (Tilia cordata), kun cirkonferenco 6,7 m.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.