Osík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osík
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Osík
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Rivero Desná
Situo Osík
 - alteco 355 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 43″ N 16° 16′ 59″ O / 49.84528 °N, 16.28306 °O / 49.84528; 16.28306 (mapo)
Areo 12,61 km² (1 261 ha)
Loĝantaro 1 054 (2023)
Denseco 83,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 67
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578509
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Osík
Retpaĝo: www.osik.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Osík situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 3 km sudokcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 1 054 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekesto de la vilaĝo Osík estas ligita kun koloniiga agado de premonstrata monaĥejo en Litomyšl en la duono de 12-a jarcento. Tiam jam sur teritorio de Osík ekzistis vilaĝo Křekovice, kiun princo Soběslav la 1-a donacis al la benediktana monaĥejo de Litomyšl. Post la jaro 1145 okazis translokiĝo de la loĝantaro, verŝajne pro koloniigaj kaŭzoj, kaj la vilaĝo neniiĝis. En la jaro 1145 akiris donace premonstratoj de Litomyšl grundon sur Kačí-monto, kiu estas parto de Osík. Nomo Osík rememoras loĝatan teritorion, kiu ekestis per senarbigado de arbaro.

En la jaro 1713, kiam en Bohemio propagiĝis pesto, la superularo konstruigis apud Osík izoligan kabanon. Ĉar pesto tiam la sinjorejon evitis, estis ĉi tie alkonstruitaj pluaj dometoj kaj tiel ekestis domaro Lazaret (Lazareto), parto de Osík.

En la jaro 1792 en Osík ekestis lernejo kaj en la jaro 1912 estis konstruita nova lerneja domo, en kiu oni instruas ĝis nun.

En la jaro 1879 ekestis en Osík fajrobrigada asocio, kiu de la jaro agis sub nomo "Fajrobrigada-Sokola Unuiĝo en Osík", kiu uzadis sokolan uniformon. Eble tia organiza formo estis ununura en Bohemio, ĉar alie estis uzata fajrobrigada uniformo kun kasko.

Komence de la 20-a jarcento ekestis en Osík fabriko produktanta draŝmaŝinojn kaj ankaŭ en tiu tempo ekestis ĉi tie brikfarejo, kiu produktas konstrumaterialojn ĝis nun. En la jaro 1946 estis en Osík konstruita la unua stacio por bova spermogreftado en Ĉeĥoslovaka respubliko.

Memorindaĵo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas historia ŝosea ponto kun statuoj.

Personoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo naskiĝis akademia pentristino Ludmila Jandová, nask. Kalibánová (1938-2008).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]