Vrážné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Moravská Třebová. Pri parto de municipo Pláně temas artikolo Vrážné (Pláně).
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Moravská Třebová. Pri municipo Vražné en distrikto Nový Jičín temas artikolo Vražné.

Vrážné
germane Brohsen
municipo
Municipa oficejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vrážné
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Montaro Zábřeha montetaro
Situo Vrážné
 - alteco 350 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 48″ N 16° 47′ 18″ O / 49.68000 °N, 16.78833 °O / 49.68000; 16.78833 (mapo)
Areo 4,13 km² (413 ha)
Loĝantaro 61 (2023)
Denseco 14,77 loĝ./km²
Unua skribmencio 1258
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572292
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vrážné
Retpaĝo: www.vrazneujevicka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Vrážné (germane Brohsen) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, iom super la valo de rivereto Nectava, 8 km nordoriente de urbo Jevíčko. Vivas ĉi tie 61 loĝantoj (2023).

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Arĥeologia trovejo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la vilaĝo, sur monteto Hradisko, troviĝas libere alirebla arĥeologia trovejo.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Origine la vilaĝeto havis nur sonorilturon en la ĝardeno de domo n-ro 8. En la jaro 1891 estis konstruita kapelo de Cirilo kaj Metodo. Solenan konsekron ĉeestis amaso da homoj el vasta ĉirkaŭaĵo.

Naskiĝinto[redakti | redakti fonton]

En Vrážné naskiĝis Jaromír Korčák, ĉeĥa geografiisto, demografo kaj statistikisto, profesoro ĉe la Universitato de Karolo en Prago.

Tendaro[redakti | redakti fonton]

Sub aŭspicio de gimnasta organizo T. J. Sokol Kojetín oni ĉiujare organizas ĉe Vrážné tendarojn por infanoj.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Komunumo Vrážné troviĝas en bela natura parko Bohdalov-Hartinkov.

Nordoriente de la vilaĝo troviĝas atentinda ruĝkolora monteto nomata "Čerťák" (Monteto de diablo), onidire el ĝi rampas diabloj. Ligas al ĝi ankaŭ la sekvanta legendo:

Legendo[redakti | redakti fonton]

Malantaŭ la vilaĝeto Vrážné troviĝas ruinoj de muelejo. Kiam ĝi ankoraŭ funkciis, najbaroj ŝatis kunvenadi en ĝi. Venadis babili ankaŭ diablo, sed foje okazis kverelo. La diablo venĝis sin. Per ŝtonego detruis muelejon kaj volis detrui ankaŭ la vilaĝeton. Savis ĝin virkoko, post kies kokerikado la diablo perdis sian potencon.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]