La vilaĝo ekestis per koloniiga agado de premonstratoj en Litomyšl iam en la unua duono de 13-a jarcento en kadro de tiel nomata dua ondo de koloniigo, kiam kun slavaj koloniistoj estis invitataj ankaŭ koloniistoj el Germanio.
La unua skriba noto pri Janov estas el la jaro 1347, kiam ĝi estis transigita al episkopejo de Litomyšl. Tiam ĝia nomo estis Jansdorph, du jarojn pli poste Jansdorf plu Janštorf kaj Janstorf. Nur en la jaro 1854 ĝi estis Jansdorf. De la jaro 1874 ĝis fino de la jarcento vivstato de loĝantaro malboniĝadis. Minacis malsatmortado pro longtempa rikoltmanko de terpomoj. En dudeka jarcento Janov estis parto de germana lingva insulo, tiel nomata Hřebečsko kaj post Munkena diktato en la jaro 1938 ĝi apartenis al sudeta distrikto kaj post la milito germana loĝantaro estis elmigrita.
Preĝejo de Sankta Filipo kaj Sankta Jakobo estis konstruita en la jaro 1642 de B. Trauttmannsdorf kaj riparita en la jaro 1823. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo kun sakristio sur norda kaj alkonstruaĵo sur suda flanko de presbiterejo kaj kun kapeloj sur ambaŭ flankoj de la navo. Prisma turo estas en okcidenta fronto. La presbiterejo estas volbita kruce, la navo estas platplafona, en sakristio estas barela volbo kun segmentoj, norda kapelo kaj antaŭĉambro estas volbitaj kruce.
La ekipaĵo estis plejparte neniigita per incendio en la jaro 1957.