Benátky (distrikto Svitavy)
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Benátky |
Benátky | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Benátky | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Loučná | ||
Situo | Benátky | ||
- alteco | 350 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 51′ 13″ N 16° 20′ 07″ O / 49.85361 °N, 16.33528 °O (mapo) | ||
Areo | 4,79 km² (479 ha) | ||
Loĝantaro | 398 (2022) | ||
Denseco | 83,09 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1547 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 570 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 577774 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obecbenatky.cz | |||
![]() |
Municipo Benátky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, sude de urbo Litomyšl, interligita kun ĝi. Pro sia situo en marĉa areo ĝi estas nomata laŭ itala urbo Venecio (ĉeĥe Benátky). Vivas ĉi tie 398 loĝantoj (2022).
Historio[redakti | redakti fonton]
En areo de nuna vilaĝo Benátky troviĝas lokaĵo nomata Staré Litrbachy (Malnova Litrbachy). Unue estis tiu lokaĵo menciata en akto de episkopo de Litomyšl Jan Železný. La lokaĵo estis verŝajne kerno de poste evoluata vilaĝo Benátky, dum vilaĝo (Nova) Litrbachy, nuna Čistá, ekestis antaŭ la jaro 1347 iom pli sude. Nomo Benátky estis unue menciita en akto el la jaro 1457 kiel parto de kastela sinjorejo de Litomyšl.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Kapeleto[redakti | redakti fonton]
Kapeleto de Sankta Johano Nepomuka el la fino de 18-a jarcento, malfrubaroka, kvadrata kun kampanileto. En la frontalo estas simple eltranĉita pinjono kun vazoj. Plafono estas plata. Pseŭdobaroka altareto estas ornamita per statuo de sanktulo.
Krucifikso[redakti | redakti fonton]
Vidalvide al la kapeleto situas ŝtona krucifikso el la jaro 1887 kun reliefoj de Sankta Johano Nepomuka, Sankta Maria kaj Sankta Floriano sur prisma soklo.
Humilejo apud la ŝoseo el Litomyšl[redakti | redakti fonton]
Popola arĥitekturo[redakti | redakti fonton]
Pro situo de la vilaĝo proksime de la urbo Litomyšl kelkaj memorindaĵoj rapide malaperas malgraŭ protekta agado de oficoj. Temas ekzemple pri rekonstruo de empira lernejo, detruo de valora ĉarpentita forĝejo, estintaj muelejoj, vilaĝaj kabanoj kaj bienetoj.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe