Saltu al enhavo

Dětřichov u Moravské Třebové

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dětřichov u Moravské Třebové
germane Dittersdorf
municipo
Kapelo de sankta Anna
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dětřichov u Moravské Třebové
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Montaro Suborlica montetaro
Situo Dětřichov u Moravské Třebové
 - alteco 505 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 17″ N 16° 43′ 21″ O / 49.78806 °N, 16.72250 °O / 49.78806; 16.72250 (mapo)
Katastro 5,92 km² (592 ha) Dětřichov u Moravské Třebové
Loĝantaro 184 (2024)
Denseco 31,08 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 571 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572683
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dětřichov u Moravské Třebové
Retpaĝo: www.detrichovumt.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Dětřichov u Moravské Třebové situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 7 km nordoriente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 184 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borušov kaj Staré Město.

Pli frue la vilaĝo nomiĝis Dittersdorf, Dietrichsdorf, Mostečné, Mostečná aŭ Ulice. En la 14-a jarcento estis ĉi tie mastrumaj konstruaĵoj de kelkaj kortoj apartenantaj al sinjorejo Moravská Třebová. En centro de la vilaĝo estis fortikaĵeto, el kiu estis gardataj nomita havaĵo kaj negocista vojo, kiu gvidis trans la vilaĝo. La fortikaĵeto trovaĝis proksime de nuna kapelo kaj estis ĉirkaŭigita per fosaĵoj kaj remparoj.

Origine slava vilaĝo estis priloĝigata per germanaj koloniistoj kaj en la dua mondmilito estis vicigita en t.n. Sudetoj kaj estis parto de Germanio. Post la milito kaj elloĝigo de germanoj estas en la vilaĝo nur ĉeĥa loĝantaro.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869531
1880500
1890476
1900457
1910425
1921429
JaroLoĝantoj
1930451
1950304
1961256
1970251
1980252
1991225
JaroLoĝantoj
2001219
2014200
2016206
2017199
2018194
2019194
JaroLoĝantoj
2020190
2021180
2022188
2023185
2024184

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la municipo estas tiuj ĉi memorindaĵoj:

Monumento al viktimoj de nazioj

[redakti | redakti fonton]

Kultura memoraĵo de Ĉeĥa respubliko - Monumento al viktimoj de nazioj, konstruita en la jaro 1955. Proksime de la vilaĝo estis en la jaroj 1942 - 1945 koncentrejo por polaj, rusaj, belorusaj kaj ukrainaj patrinoj kaj gravedaj virinoj. Ili devis labori en fabrikoj kaj ĉe agrikulturistoj en nordmoraviaj Sudetoj. Laŭ iuj fontoj ĉi tie mortis kelkaj centoj aŭ eĉ kelkaj miloj da virinoj kaj infanoj. La monumento estis konstruita en la jaro 1955.

Pluaj memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]