Klášterec nad Orlicí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 50°07′15″N 16°33′11″E  /  50.12083°N, 16.55306°O / 50.12083; 16.55306 (Klášterec nad Orlicí)
Klášterec nad Orlicí
germane: Klösterle
vilaĝo
Čihák-Klášterec nad Orlicí-kaple.jpg
Kapelo en Čihák
Flag of Klasterec nad Orlicí CZ.svg
Flago
Klášterec nad Orlicí.svg
Blazono
Oficiala nomo: Klášterec nad Orlicí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Rivero Divoká Orlice
Situo Klášterec nad Orlicí
 - alteco 490 m s. m.
 - koordinatoj 50°07′15″N 16°33′11″E  /  50.12083°N, 16.55306°O / 50.12083; 16.55306 (Klášterec nad Orlicí)
Areo 17,91 km² (1 791 ha)
Loĝantaro 885 (01.01.2012)
Denseco 49,41 loĝ./km²
Unua skribmencio 1279
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 82
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580431
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 5
Bazaj sidejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Klášterec nad Orlicí
Retpaĝo: www.klasterecnadorlici.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Klášterec nad Orlicí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en valo de la rivero Divoká Orlice, 6 km nordoriente de la urbo Žamberk. Sude de la vilaĝo troviĝas ripoza areo apud valbaraĵa lago Pastviny.

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Klášterec nad Orlicí
  • Čihák
  • Jedlina
  • Lhotka
  • Zbudov

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la vojo al Silezio, apud vadejo trans la rivero Orlice en la dua duono de 13-a jarcento ekestis monaĥejo de ciriakoj, aŭ de ordeno de Krucanoj kun ruĝa koro kaj ĉirkaŭ ĝi vilaĝo. La unua skriba mencio pri vilaĝo kun origina nomo Orlitz aŭ Orlík (supra parto) kaj Orlička (malsupra parto) estas el la jaro 1295 en buleo de papo Bonifaco la 8-a.

Krucifikso en Jedlina

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta kruco estis fondita en la tria kvarono de 13-a jarcento norde de estinta monaĥejo de ciriakoj, kaj en la dua duono de 14-a jarcento ĝi estis rekonstruita, poste kun la monaĥejo forbruligita de husanoj kaj renovigita nur en la jaro 1453. Ankoraŭ kelkfoje ĝi estis riparata.

Temas pri larĝa gotika konstruaĵo kun unu oblonga navo kaj poligone fermita presbiterejo kun apogpilieroj. Antaŭ okcidenta fronto estas baroka poligona antaŭĉambro el kiu gvidas gotika pintarka portalo en spacon inter du kapeloj, origine subturejoj, tra kiu oni eniras en la navon. Super la fronto estas ligna turo kun ŝinda tegmento. Sur norda flanko de presbiterejo troviĝas sakristio. Plafono en la navo kaj presbiterejo estas plata, en sakristio estas barela volbo kaj en antaŭĉambro barela volbo kun segmentoj. Triumfa arko estas duoncirkla. Fenestroj de la navo kaj de presbiterejo estas mallarĝaj, pintarkaj.

La ĉefaltaro estas baroka portala kun du anĝeloj kaj bildoj. En presbiterejo dekstre estas baroka altaro de Sankta Johano Nepomuka kaj maldekstre baroka altaro kun statuo de Sankta Maria de Lurdo. Sur dekstra flanka altaro en la navo estas bildo de Sankta Anna de J. Umlauf el la jaro 1887. Maldekstra flanka altaro estas ornamita per bildo de Krucumado. Damaĝita Kalvaria vojo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1750 de viena pentristo J. Grippel estis kompletigita per bildoj de J. Kodýtek. Malfrugotika bildo de Kalvario el tempo ĉirkaŭ la jaro 1500 devenas el Orlické Záhoří.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo kaj en ĝi ostejo el la jaro 1793, kvadrata kun kruca volbo.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

La paroĥestrejo estas malfruempira el la jaro 1844, oblonga, duetaĝa.

Kapeleto en Jedlina

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kolono de Sankta Maria inter Sankta Johano Nepomuka kaj Sankta Barbara troviĝas apud la ponto kaj estas origine el la jaro 1721, riparita kaj plialtigita en la jaro 1883 de V. Kalhous.
  • Kalvario apud la preĝejo estas el la jaro 1779.
  • Apud la vojo al Zbudov estas statuo de Sankta Francisco Xavier el la jaro 1824.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Čihák[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu domaro ekestis en la jaro 1679, kiel setlejo de laboristoj en nove malfermita minejo de bona sabloŝtono. La laboristoj estis liberigitaj de servutaj devoj krom laboro en ŝtonejo.

Izolita domo en Jedlina

Jedlina[redakti | redakti fonton]

Domaro de arbarlaboristoj ekestis en la dua duono de 18-a jarcento. La nomo "Jedlina" en la ĉeĥa signifas "abiarbaro".

Lhotka[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Lhotka ekestis samtempe kun vilaĝo Orlík, Orlitz - Klášterec. La nomo Lhotka devenas verŝajne el vorto "limtempo" (ĉeĥe lhůta). Temis pri tempo post fondo de la vilaĝo, dum kiu la superularo liberigis koloniistojn de servutaj devoj. En la jaro 1713 la vilaĝo estis alligita al Klášterec.

Zbudov[redakti | redakti fonton]

Domaro Zbudov (literfidele "restejo") ekestis en la 16-a jarcento, verŝajne sur grundoj restintaj el monaĥeja havaĵo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]