Divoká Orlice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Divoká Orlice
rivero
Bazaj informoj
Longeco 96,115 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Orlice
Geografio
Landoj Ĉeĥio
Regionoj Malsuprasilezia Provinco
Map
vdr

Divoká Orlice (germane Wildadler, pollingve Dzika Orlica) estas ĉeĥa rivero, kiu komune kun rivero Tichá Orlice kreas riveron Orlice-on.

Ĝi fontas en torfejoj de Topielisko kaj Czarne Bagno (traduko Nigra Ŝlimo) en Pollando (antaŭe Laga kampo) sub montaro Bystřické hory, sude de pola banloko Duszniki-Zdrój. Divoká Orlice eniras en teritorion de Ĉeĥio en supermara alteco 695 m norde de Trčkov, kie ĝi akceptas de dekstre Černý potok (Nigra rojo). En longeco netutaj 30 km ĝi kreas ŝtatlimon ĝis Landa pordego. Ĉi tie ĝi tratranĉas tra romantika ŝtonega riverfluejo la malplialtigitan montardorson de Orlica montaro. La vojo laŭlonge laŭ Divoká Orlice, ekde Landa pordego tra Kontrabandista ponteto ĝis Klášterec nad Orlicí (proksimume 4,5 km), apartenas al la plej ŝatataj ekskursoj en Orlica montaro entute.

Sub Klášterec nad Orlicí ĝi la rivero akvigas valbaraĵon en Pastviny, kiu estis en profunda valo konstruita en la jaroj 1932 - 1938. Sub Nekoř la nordosuda direkto de la fluo ŝanĝiĝas al nordokcidento. La cismontara rivero, mendranta tra malfermita kultura pejzaĝo, ĉi tie ŝanĝiĝas en tipon de rapida montara fluo, kiu ĝis Potštejn trafluas tra profunda arbara valo. Ĝi tratranĉas litican antiklinalon (geologia termino) - per karakteriza meandro ĝi ĉirkaŭturnas rondaĵon de burga supraĵo Litice kreante ŝtonegan riverfluejon.

La plej grandajn alfluojn ĝi akceptas de dekstre, el Orlica montaro - en Žamberk riveron Rokytenka, sub Vamberk riveron Zdobnice kaj en Častolovice riveron Bělá.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]