Podůlšany
Podůlšany | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | Pardubice | ||
Distrikto | Pardubice | ||
Fondita en | ĉ. 1150 (la unua skriba mencio) | ||
Poŝtkodo | 533 45 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 160 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 8′ N, 15° 44′ O (mapo)50.12861111111115.738333333333Koordinatoj: 50° 8′ N, 15° 44′ O (mapo) | ||
Alto | 227 m [+] | ||
Areo | 3,338462 km² (33 3.8 462 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vilaĝo Podůlšany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 13 km norde de la urbo Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, ĉe la ŝoseo n-ro 333 inter Lázně Bohdaneč kaj Hradec Králové. Vivas ĉi tie 160 loĝantoj (2022).
Historio[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo origine apartenis al la klostro de Sedlec, pli poste al monaĥejo de Opatovice.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Preĝejo[redakti | redakti fonton]
Sur rando de la vilaĝo situas pseŭdorenesanca preĝejo de Sankta Nikolao, konstruita en la jaro 1903 de J. Křička. Origine estis sur la loko ligna preĝejeto el la jaro 1665, kiun oni en la jaro 1894 transigis al etnografia ekspozicio en Prago. La nova preĝejo estas ununava kun turo en la fronto.
Aranĝaĵo estas plejparte origina el la fino de 16-a jarcento. La ĉefaltaro estas ornamita per statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, per centra novtempa statuo kaj per gotika tomboŝtono kun surskribaĵo. La flankaj altaroj havas riĉan figuran ornamaĵon. En presbiterejo sur konzoloj estas statuoj de Sankta Adalberto, Sankta Venceslao, Virgulino Maria, Sankta Anna, Sankta Georgo kaj Sankta Marteno, sub la ĥorejo estas du okangulaj bildoj de sanktulinoj, sur ĥorejo estas bildo de Pieto el la 19-a jarcento.
Kapeleto[redakti | redakti fonton]
Apud disvojiĝo al Staré Ždánice estas kapeleto el la 19-a jarcento, sen aranĝaĵoj.
Statuo[redakti | redakti fonton]
Surrande de la vilaĝo estas valora statuo de Sankta Venceslao datita 1890.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo[rompita ligilo] ĉeĥe
- Paĝaro de Komunumasocio Arkivigite je 2010-09-01 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- Mapo