La plej malnova memorindaĵo trovita sur teritorio de Velká Skrovnice estas ŝtona hakilbatilo el tempo ĉirkaŭ 3000 jaroj antaŭ Kristo. Sed efektivajn komencojn de nuna Velká Skrovnice oni devas meti nur en la 13-an jarcenton, kiam okazadis pli amasa koloniigo de la regiono. Tiun organizis elstara ĉeĥa nobelulo Kojata Hrabišic. Ĉar li ne havis heredanton, donis en la jaro 1227 nove fonditajn vilaĝojn al membroj de sia grupo, kiujn li en testamento devigis al fondado de pluaj vilaĝoj. Ĉe komencoj de Skrovnice verŝajne estis posteuloj de lia grupano Osel. La unua skriba mencio pri Skrovnice estas el la jaro 1371.
Nomo Skrovnice estis verŝajne origine nomo de rojo, apud kiu la vilaĝo ekestis kaj esprimadis, ke temas pri malgranda, mallarĝa rivereto (skrovný en la ĉeĥa signifas malgranda, negranda). Skrovnice tiam estis vilaĝo de potistoj, kiel atestas trovoj de argilaj vazoj, rompaĵoj kaj de potista forno.
Pro malsimpla historia evoluo Skrovnice ĉiam apartenis al pli da posedantoj samtempe. En la 17-a jarcento la vilaĝon kreis tri partoj, tiu de Brandýs, de Jelení kaj de Doudleby el kiuj ĉiu havis sian vilaĝestron. Tio daŭris ankoraŭ pli poste ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1850.
Kapelo de Sanktaj Cirilo kaj Metodo estis konstruita en la jaro 1912. Ĝis tiam ekzistis en la vilaĝo nur ligna kampanilo. Kapelo estis konstruita grandparte de lokaj metiistoj sensalajre kaj ankaŭ la ekipaĵon donacis loĝantoj de la vilaĝo.