Lipovec (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lipovec
Lipovec
municipo
Municipa oficejo en Lipovec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lipovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Situo Lipovec
 - alteco 340 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 13″ N 15° 31′ 56″ O / 49.92028 °N, 15.53222 °O / 49.92028; 15.53222 (mapo)
Areo 5,38 km² (538 ha)
Loĝantaro 243 (2023)
Denseco 45,17 loĝ./km²
Tabulo Mezelba tabulo
Unua skribmencio 1401
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 547875
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lipovec (okres Chrudim)
Retpaĝo: www.lipovec-licomerice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Lipovec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en regiono okcidente sub montareto Fera montaro, 4 km norde de urbo Ronov nad Doubravou, ĉe apuda ŝoseo inter Ronov nad Doubravou kaj Podhořany u Ronova. Vivas ĉi tie 243 loĝantoj (2023). Dum la Dua Mondmilito la vilaĝanoj subtenadis partizanojn kaj estis pro tio persekuataj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Míčov-Sušice, Hošťalovice, Bousov, Podhořany u Ronova, Žlebské Chvalovice, Bílé Podolí kaj Vinaře.

Historio[redakti | redakti fonton]

Licoměřice estas rememorata jam en la jaro 1257. En la jaroj 1312-1341 estas ĉi tie rememorata fortikaĵeto.

En oktobro 1944 en la regiono koncentriĝis partizana taĉmento Magistro Jan Hus. La vilaĝanoj, ĉefe laborantoj en arbaroj, estis kun ĝi en kontaktoj kaj certigadis por ĝi provizadon per nutraĵoj. Bedaŭrinde la agado estis malkovrita, vilaĝoj Lipovec kaj Licoměřice estis la 19-an de decembro 1944 okupitaj kaj ĉiuj viroj aĝaj inter 16 kaj 70 jaroj, tute 106 homoj, estis arestitaj kaj forveturigitaj en koncentrejojn. Ne revenis kelkdekoj da civitanoj. La partizanoj ne estis kaptitaj.

En la jaroj 1968-1982 oni apud la vilaĝo minis uranian ercon, entute 480 tunojn. El la areo ĉiam defluas akvo, kiun oni devas dekontaminadi.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869573
1880613
1890575
1900551
1910573
1921551
JaroLoĝantoj
1930512
1950388
1961367
1970348
1980309
1991229
JaroLoĝantoj
2001231
2014233
2016232
2017243
2018242
2019242
JaroLoĝantoj
2020250
2021245
2022241
2023243

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Malantaŭ Licoměřice sub arbaro staras monumento rememoranta loĝantojn de ambaŭ vilaĝoj, kiuj estis forveturigitaj en koncentrejojn. Aŭtoro de la plastikaĵo estas akademia skulptisto Oldřich Tlustoš el Hradec Králové. Pli fore leviĝas monteto Skála (490 m s.m.), ĉe kies supro kun elsendoturo oni povas vidi restojn de partizana terkabano kaj memorplaton al partizana grupo Magistro Jan Hus.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En centro de Licoměřice estas gotika preĝejo de Sankta Katarino el la 14-a jarcento, pli malfrue rearanĝita en malfrugotika stilo. Ĝi estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo. Sur suda flanko estas pintarka portaleto. La presbiterejo estas volbita krucforme. La navo havas platan plafonon, la ĥorejo staras sur du ŝtonaj malfrugotikaj kolonoj. La ekipaĵo estas pseŭdogotika el la 19-a jarcento, la pasiona vojo devenas el la 18-a jarcento. Sur la tombejo staras kampanilo, origine el la 16-a jarcento, rekonstruita en la jaro 1907, kiam estis romantike aranĝita ligna dua etaĝo. En masonita teretaĝo estas pafbreĉoj.

Vidinda arbo[redakti | redakti fonton]

Sur vilaĝplaco kreskas arbo eleagno (Eleagnus). La arbo estas proksimume 60 jaroj aĝa, kies cirkonferenco estas preskaŭ 3 m kaj ĝia alteco estas 16 m.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]