Koclířov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koclířov
germane Ketzelsdorf
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Koclířov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Třebovka
Situo Koclířov
 - alteco 502 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 00″ N 16° 32′ 28″ O / 49.76667 °N, 16.54111 °O / 49.76667; 16.54111 (mapo)
Katastro 17,3 km² (1 730 ha) Koclířov
Loĝantaro 754 (2023)
Denseco 43,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1344
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 11
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578231
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Koclířov
Retpaĝo: www.koclirov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La municipo Koclířov, germane Ketzelsdorf, situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km oriente de urbo Svitavy. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 754 loĝantoj sur areo de 17,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 44 loĝantoj/km². Tradicie la teritorio apartenas al la distrikto Schönhengstgau (ĉeĥe nun Hřebečsko), kiu iam estis la plej granda germanlingva lingvoinsulo en Ĉeĥoslovakio.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kamenná Horka, Svitavy, Dětřichov, Moravská Třebová kaj Kunčina.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo troviĝas sur ambaŭ flankoj de historia Bohemia-Moravia limo. La nomo de la vilaĝo ekde 1347 germane estis Cunczendorf [KUNĉndorg]. Ekde 1412 ĝi nomiĝis Kecendorf kaj apartenis al la administrado de la bieno Litomyšl (esperante Litomiŝlo, germane Leitomischl). En 1815 oni ekuzis la ĉeĥan nomon de la vilaĝo, sed unue kiel Kocléřov kaj nur poste Koclířov.

La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1347, kiam en sia dokumento vroclava episkopo Přeclav el Pogorella dividis havaĵon de premonstrata monaĥejo en Litomyšl. Dum la tridekjara milito estis la vilaĝo kelkfoje forbruligita kaj elrabita. Plue la vilaĝo suferis dum sileziaj militoj (1740 - 1763). En la jaro 1799 trans la vilaĝo pasis armeo de rusa generalo Suvorov, en la jaro 1809 franca armeo kaj en la jaro 1866 ĉi tie fuĝis aŭstria armeo de Hradec Králové.

Inter 1850 kaj 1950 Koclířov (Ketzelsdorf) apartenis al distrikto Litomyšl, ekde 1950 al distrikto Svitavy.

Pluaj gravaj eventoj en historio de la vilaĝo:

  • 1848 en la vilaĝon venis redemptoristoj,
  • 1855 ĉi tie ekestis la unua hospico en ĉeĥaj landoj,
  • 1871 estis la hospico avancigita je kolegio,
  • 1896 redemptoristoj foriris en novan monaĥejon al la vilaĝo Čtyřicet Lánů kaj en Koclířov ekestis lernejo por knabinoj gvidata de fratinoj el ordeno de Sankta Francisko,
  • post la dua mondmilito estis la germana loĝantaro ellandigita,
  • en estinta monaĥejo estis hejmo por maljunaj ordenaj fratinoj,
  • 1995 la monaĥeja domo fariĝis sidejo de Bohemia-Moravia Fatimo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Proksime de la municipa centro, kaj rekte tra la municipa vilaĝo Hřebeč, kondukas la nacia rapidvojo R35, samtempe la eŭropa ŝoseo .

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 604
18801 714
18901 682
19001 623
19101 653
19211 578
JaroLoĝantoj
19301 564
1950824
19611 059
1970886
1980832
1991682
JaroLoĝantoj
2001660
2014693
2016692
2017690
2018710
2019706
JaroLoĝantoj
2020717
2021671
2022725
2023754

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Paroĥa preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Jakobo kaj de la jaro 1843 ankaŭ de Sankta Filomena, origina el la jaro 1347 estis rememorata kiel la paroĥa. Nuna formo estas el la jaro 1771. Riparita ĝi estis en la jaro 1925, kaj 1956 post forbrulo de la tegmento. Ĝi estas ununava, oblonga kun duoncirkle fermita presbiterejo kaj kvadrataj sakristio kaj antaŭĉambro kaj oratorioj en iliaj duaj etaĝoj. En okcidenta fronto estas prisma turo kun bulba tegmento. La vandoj estas membrigitaj per fenestroj fermitaj per forigitaj segmentoj, interne estas la vandoj ornamitaj per kunigitaj pilastroj portantaj partojn de surkolonaĵo. Interno estas volbita per plataĵoj, la subturejo barele, sur plafono en ovaloj estas pentraĵoj de K. Langer.

Ekipaĵo estas novrenesanca, la ĉefaltaro el la jaro 1888 de F. Hansschuh kun bildo de J. Mathauser. La predikejo estas el la jaro 1847, apud ĝi bildo de Franciskanoj vestantaj reĝajn geedzojn kaj kontraŭe bildo de Sankta Anna. En sakristio estas bildoj de Sankta Francisko el Asizo kaj de Sankta Elizabeto el la 18-a jarcento.

Ekstere sur suda flanko en muro de la navo estas tomboŝtono kun statuo de kavaliro kun blazono. Ekstere sur norda flanko sub ŝtuparo al ĥorejo estas ŝtona statuo de Sankta Aleksio el la dua duono de 18-a jarcento. Sur la sama flanko estas du malfermitaj kapeloj de Kristo sur Olivarba monto kaj de Vipado el la jaro 1856 kun lignaj statuoj.

Monaĥejo de redemptoristoj[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo, nun Bohemia-Moravia Fatimo, kun pseŭdogotika preĝejo de Sankta Alfonso kaj Sankta Maria Fatima, konstruita en la jaro 1887 laŭ planoj de konstruisto Schmaltzhofer el Vieno. Ĝi estas ununava, oblonga kun ortangula presbiterejo kaj oklatera tureto, volbita. La ekipaĵo estas nuntempa.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

La tombejon ĉirkaŭas muro konstruata kaj ornamata de la jaro 1836 ĝis la dua duono de 19-a jarcento. En la tombejo ĝi estas en formo de hufofero kun niĉoj kaj sur ambaŭ flankoj fermita per kapeloj. En la niĉoj estas ŝtonaj reliefoj de Kalvaria vojo.

Al la tombejo gvidas pordego, ĝis la jaro 1773 ermitejo kun loĝejo de ermito. Estis rekonstruita novgotike kaj plialtigita en la jaro 1856. Ĝi estas masonita kun barele volbita traveturejo kaj kun loĝejo en la dua etaĝo. Sur eksteraj muroj estas niĉoj kun statuoj de Nemakulita, de Sankta Filomena, Sankta Jakobo, Sankta Sebastiano (ŝtelita) kaj Sankta Roĥo (ŝtelita). Al la tombejo situas du kapeletoj, unu kun ŝtonaj statuoj de Sankta Veronika kaj de sanktulo kaj en la dua kapeleto ligna plastikaĵo Noli me tangere (Ne tuŝu min) el la dua duono de 18-a jarcento.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Apud la vojo al Svitavy Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1834 kaj la Sankta Triunuo el la jaro 1874.
  • En supra parto de la vilaĝo estas Kristo Suferanta el la jaro 1874.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

Paroĥestrejo estas teretaĝa baroke-klasikisma konstruaĵo kun korto fermita per memstaraj domoj. Ĝi devenas el la jaro 1842.

Kapelo en Hřebeč[redakti | redakti fonton]

Pseŭdogotika kapelo de Sankta Jozefo estis konstruita en la jaroj 1869 / 1870, oblonga, poligone fermita kun tureto en la fronto. La ekipaĵo estas nuntempa.

Somerkasteleto[redakti | redakti fonton]

La somerkasteleto el la jaro 1691 estas renesanca konstruaĵo en formo de turo sur ovala bazo. Origine ĝi havis mansardan tegmenton, nun la tegmento estas simpla kun surkonstruaĵo. Ĉe la kasteleto estas en la unua duono de 20-a jarcento alkonstruita familia dometo.

Bohemia-Moravia limŝtono en Hřebeč[redakti | redakti fonton]

Naturo[redakti | redakti fonton]

Naturrezervejo Rohová protektas vastajn florabundajn fagajn arbarojn kun apero de multaj protektataj kaj priminacataj specioj de kreskaĵoj kaj animaloj. Trans ĝi gvidas instrua pado kun 6 haltejoj, sur kiuj la vizitantoj konatiĝas kun historio kaj naturo de la regiono Hřebeč, kun loka geologio, hidrologio kaj kun minado en la regiono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]