Dolní Dobrouč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolní Dobrouč
municipo
Preĝejo de sankta Nikolao
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dolní Dobrouč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Rivero Dobroučka
Situo Dolní Dobrouč
 - alteco 365 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 43″ N 16° 29′ 55″ O / 49.99528 °N, 16.49861 °O / 49.99528; 16.49861 (mapo)
Areo 30,72 km² (3 072 ha)
Loĝantaro 2 612 (2023)
Denseco 85,03 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 02 ĝis 562 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580121
Katastraj teritorioj 3
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Dobrouč
Retpaĝo: www.dolnidobrouc.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Dolní Dobrouč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en valo de rivereto Dobroučka, 8 km norde de urbo Ústí nad Orlicí kaj 7 km sude de urbo Letohrad. Vivas ĉi tie 2 612 loĝantoj (2023).

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Dolní Dobrouč
  • Horní Dobrouč

Historio[redakti | redakti fonton]

En historiaj fontoj la vilaĝo estas unue prezentata sub germana nomo Liebenthal (agrabla valo). La ĉeĥa nomo Dobrouč aperis nur en la jaro 1467 en formo Nieder Dobrucz kaj estis derivita de malnova ĉeĥa persona nomo Dobrucz. La vilaĝo estis kutime parto de la sinjorejo Lanšperk. Dolní Dobrouč estis antaŭ la Dua Mondmilito loĝata plejparte de ĉeĥoj kaj pro tio ne okazis ĉi tie post la milito amasa ellandigo. Alie estis en Horní Dobrouč, kiu jam apartenis al germanlingva t.n. Sudeta ĵupo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Empira preĝejo de Sankta Nikolao estis konstruita en la jaroj 1828 - 1829 de liĥtenŝtejna konstruisto A. Kapner. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo kaj prisma turo sur okcidenta flanko. La presbiterejo estas volbita per konĥo, la navo estas platplafona, ĥorejo staras sur du kolonoj kun toskanaj kapetoj.

Ekipaĵo estas empira. La ĉefaltaro estas el la jaro 1837, rekonstruita en 1864, la bildo de J. kaj. J. Vorlíček el la jaro 1839, la baptujo el la jaro 1843 estas ornamita per plastika grupo de Bapto de la Sinjoro el la fino de 18-a jarcento. Statuo de Madono estis kreita en la dua duono de 18-a jarcento, bildo de Sankta Nikolao sub la ĥorejo estas el la jaro 1819. Bildoj de Kalvaria vojo estas de J. Umlauf el la jaro 1881.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Statuaro de Sankta Triunuo apud la preĝejo la duono de 19-a jarcento, sur soklo estas figura reliefo de Sankta Floriano kaj sankta episkopo.
  • Statuo de Nemakulita estas el la jaro 1831, sur voluta soklo estas orumita reliefo de Sankta Anna kun Sankta Maria.
  • Sabla kruco estas el la jaro 1780 sur voluta soklo
  • Statuo de Sankta Johano Nepomuka el la unua duono de 19-a jarcento troviĝas apud la lernejo

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Tombeja kapelo de Sankta Jozefo estas origine presbiterejo de malnova gotika preĝejo el la 15-a jarcento, kiu estis malkonstruita en la jaro 1834. La konstruaĵo estas kvadrata kun nova malprofunda trilatera fermo, volbita per unu kampo de kruca volbo. La fenestroj estas pintarkaj. Ekipaĵo estas pseŭdogotika el la 19-a jarcento, altara bildo de Morto de Sankta Jozefo de J. Umlauf estas el la jaro 1881.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Fotaĵoj el Dolní Dobrouč[redakti | redakti fonton]