Chornice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 49°40′02″N 16°44′48″E  /  49.66722°N, 16.74667°O / 49.66722; 16.74667 (Chornice)
Chornice
germane: Kornitz
municipo
Kostel v Chornicích.JPG
Preĝejo de sankta Laŭrenco, gotika memorindaĵo kun baroka alkonstruaĵo
Oficiala nomo: Chornice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Rivero Jevíčka
Situo Chornice
 - alteco 322 m s. m.
 - koordinatoj 49°40′02″N 16°44′48″E  /  49.66722°N, 16.74667°O / 49.66722; 16.74667 (Chornice)
Areo 14,21 km² (1 421 ha)
Loĝantaro 876 (01.01.2012)
Denseco 61,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1258
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 42
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578096
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Chornice
Retpaĝo: www.obecchornice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Chornice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, en valo de rivereto Jevíčka, 5 km norde de urbo Jevíčko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Chornice, en pasinteco ankaŭ Kornice, germane Kornitz, ekestis en tempo de t.n. germana koloniigo en la 13-a jarcento. La unua mencio pri ĝi devenas el la jaro 1258. La regiono estis prisetlita multe pli frue, pri kio atestas trovaĵoj el neolitiko (3000 jaroj a.Kr.) el bronzepoko (900 jaroj a.Kr.) kaj de luzacia kulturo el tempo de kulturo de cindrournaj kampoj (700 jaroj a.Kr.).

Post la jaro 1323 la vilaĝo apartenis al sinjoroj el Lipá, post la jaro 1402 al sinjoroj el Kunštát kaj post la jaro 1418 al sinjoroj el Boskovice. Dum la husanaj militoj la vilaĝo estis detruita kaj renovigita nur en la fino de 15-a jarcento. Tiam la vilaĝo estis havaĵo de la urbo Moravská Třebová.

Ĝis la jaro 1945 la loĝantaro estis plejparte germana kun forta ĉeĥa minoritato. Post la jaro 1945 la vilaĝo estis nove prisetlita.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La plej signifa memorindaĵo en la vilaĝo estas gotika preĝejo de Sankta Adalberto. Ĝi estas dunava, norde kun apogpilieroj, sude barokigita. La presbiterejo estas poligona kun apogpilieroj, inter kiuj estas arkadoj. Sur okcidento estas giganta kvaretaĝa plena turo, en la plej supera etaĝo kun pintarkaj fenestroj. Tegmento de la turo estas malsimpla piramido kun turetoj sur flankaj kantilevroj. Sur suda flanko de la turo estas cilindra alkonstruaĵo kun spirala ŝtuparo.

La suda vando ekstere estas membrigita per lizenoj. Sur suda flanko troviĝas kvadrata antaŭĉambro kun toskanaj pilastroj. Antaŭ la enirejo estas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1754 kaj ŝtona krucifikso sur obelisko kun statuoj de Kalvario el la jaro 1798.

La ĉefa navo estas volbita per tri kampoj de kruca volbo, la flanka navo estas volbita barele kun segmentoj kun fresko de Espero de mortintoj. La presbiterejo havas du kampojn de kruca volbo kaj konĥon. La ĥorejo estas ligna, pseŭdogotika.

La ĉefa altaro estas pseŭdoromanika el la fino de 19-a jarcento, en apuda navo estas klasikisma altaro portala, kolona kun statuoj de Sankta Zaĥarja kaj Sankta Elizabeto el skolo de J. Pacák kaj de lignoskulptaĵo de Madona en pinjono el la jaro proksimume 1500. La baptujo estas gotika ŝtona. En la ĉefa navo estas valoraj plastikaĵoj barokaj Ecce Homo de la 17-a jarcento kaj de Sankta Adalberto el la unua duono de 18-a jarcento kaj rokoka statuo de Sankta Maria. En flanka navo estas malfrubaroka krucifikso de Pacák-skolo.

Pesta kolono[redakti | redakti fonton]

Baroka pesta kolono estis kreita en arta metiejo de J. F. Pacák ĉirkaŭ la jaro 1735.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En Chornice kruciĝas longdistanca cikloturisma traceo Hradec Králové - Břeclav kun lokaj cikloturismaj traceoj. Ĉe la fervoja stacio startas blua turisma signaro al monteto Hušák (625 m s.m.), sur kies supro estas kelkaj rokaĵetoj kaj sur okcidenta deklivo Kolomba fontejo kun kapeleto. Jam antaŭ la monteto estas vojkruciĝo, el kiu gvidas verda turisma vojo al Jevíčko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]