Stradouň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stradouň
germane Stradaun
municipo
Stradouň
Oficiala nomo: Stradouň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Rojo Svařeňka
Situo Stradouň
 - alteco 254 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 21″ N 16° 03′ 56″ O / 49.97250 °N, 16.06556 °O / 49.97250; 16.06556 (mapo)
Katastro 5,14 km² (514 ha) Stradouň
Loĝantaro 177 (2023)
Denseco 34,44 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1160
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 63
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 572306
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stradouň
Retpaĝo: www.stradoun.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Stradouň
Stradouň, Malnova sonorilturo
Stradouň, statuoj de katoj antaŭ la fenestroj

Municipo Stradouň situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondumita pejzaĝo inter riveroj Loučná kaj Novohradka, ĉe la ŝoseo n-ro 17 inter Chrudim kaj Zámrsk, 5 km okcidente de la vilaĝo Zámrsk. Vivas ĉi tie 177 loĝantoj (2023). En la vilaĝo eblas vidi multajn kamparanajn malnovajn bienajn domojn kun pordegaj enirejoj. Iuj estas rekonstruitaj, sed pluraj estas ne konservitaj. En la vilaĝo eblas vidi ankaŭ plurajn statuojn de hejmaj katoj antaŭ aŭ en la fenestroj de domoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vinary, Chroustovice, Ostrov, Trusnov, Vraclav kaj Radhošť.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1160, kiam senjoro Štěpán dediĉis enspezojn de doganejo en Stradouň al monaĥejo en Podlažice. La vilaĝo tiam troviĝis ĉe unu el branĉoj de grava t.n. Trstěnická vojo inter Prago kaj Moravio. En la jaro 1304 posedis Stradouň monaĥejo en Zbraslav, al kiu dediĉis ĝin reĝo Venceslao la 2-a. Dum husanaj militoj la vilaĝon posedis la reĝa urbo Vysoké Mýto. Post husanaj militoj vendis ĝin reĝo Sigismondo al Diviš Bořek el Miletínek, sed post iu tempo akiris ĝin la urbo reen en sian tenadon. Tiel estis ĝis la jaro 1548, kiam imperiestro Ferdinando la 1-a konfiskis Stradouň kaj pluan havaĵon de Vysoké Mýto pro kontraŭstaro kontraŭ li. Pli malfrue proprumis la vilaĝon posedantoj de la sinjorejo Chroustovice, familiaroj Slavata kaj Žerotín. Ĝis tempo antaŭ la batalo sur Blanka monto estis ĉiuj posedantoj de la sinjorejo Chroustovice utrakvistoj, aŭ okaze de familiaro Źerotín unuiĝaj fratoj. Post batalo sur Blanka monto tutan sinjorejon Chroustovice aĉetis Johan Baptist Weber, kiu zorgis en ĉeĥaj landoj pri divido de konfiskita havaĵo de nekatolikaj nobeluloj kaj de aliaj posedantoj.

En la jaro 1781, kiam estis proklamita edikto pri religia toleremo, povis al siaj konfesioj publike aliĝi ankaŭ evangelianoj, se ili elektis al si unu el du tiuj eklezioj. Bedaŭrinde tio ne validis pri posteuloj de iamaj husanoj, kiuj ne volis esti anoj de tiam permesataj eklezioj. Unu el centroj de movado tiel nomataj "fantaziuloj" en regiono Vysoké Mýto fariĝis Stradouň. La movadon gvidis ĉi tie loĝanta Vojtěch Valenta, poste forĝisto el Mentour Josef Žvejkal kaj ankoraŭ pli poste vaga teksisto František Felcman. Post lia onidira arestigo kaj akcepto en pragan frenezulejon la movado malprogresadis. Malgraŭ tio daŭris en Stradouň en la dua duono de 19-a jarcenro radikalaj opinioj, oni subtenadis starigon de monumento al Jan Žižka kaj estis rememorata naskiĝdatreveno de Jan Amos Komenský. Post la unua mondmilito, en la jaro 1920, estis de radikaluloj ĉefe el Stradouň perforte elloĝigita katolika paroĥestro en Radhošť kaj enloĝigita tien paroĥestro de tiam nova Eklezio ĉeĥoslovaka husana. La preĝejo kaj paroĥestrejo estis per juĝa decido en la jaro 1923 redonita al katolika eklezio kaj aktivuloj en la afero eĉ kondamnitaj. Prezidento Masaryk fine al ili donis amnestion.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869497
1880533
1890516
1900513
1910510
1921500
JaroLoĝantoj
1930468
1950323
1961312
1970274
1980222
1991179
JaroLoĝantoj
2001163
2014200
2016205
2017192
2018188
2019183
JaroLoĝantoj
2020187
2021183
2022181
2023177

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉevalŝanĝejo[redakti | redakti fonton]

Domo n-ro 1 sur rando de la vilaĝo estas iama ĉevalŝanĝejo el la duono de 19-a jarcento. Ĝi estas klasikisma duetaĝa konstruaĵo kun arkaĵejo.

Malnova forĝejo[redakti | redakti fonton]

Klasikisma domo kun arkaĵejo.

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

Prisma sonorilturo devenas el la unua duono de 19-a jarcento.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

En tombejo troviĝas atentinda kadavrejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.