Rohoznice (distrikto Pardubice)
Rohoznice | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | Pardubice | ||
Distrikto | Pardubice | ||
Fondita en | 1372 (la unua skriba mencio) | ||
Poŝtkodo | 533 41 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 269 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 77 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 8′ N, 15° 40′ O (mapo)50.12726842115615.664342568316Koordinatoj: 50° 8′ N, 15° 40′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 234 m [+] | ||
Areo | 3,483755 km² (34 8.3 755 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vilaĝo Rohoznice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondoforma pejzaĝo inter riveroj Cidlina kaj Elbo, 7 km norde de la urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 269 loĝantoj (2022).
Historio[redakti | redakti fonton]
Arĥeologiaj trovaĵoj atestas prisetlon jam en pratempo. En antaŭhusanaj tempoj la vilaĝo apartenis al la monaĥejo de Opatovice, en la jaro 1436 oficiale akiris ĝin Diviš Bořek el Miletínek kaj en la jaro 1491 de Mikuláš el Chrast aĉetis ĝin Vilém el Pernštejn.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Somerkasteleto[redakti | redakti fonton]
Pseŭdogotika ĉasista somerkasteleto, okcidente de la vilaĝo, en arbaro super la fiŝlago Klechtávecký estis konstruita en la jaro 1880.
Malgrandaj objektoj[redakti | redakti fonton]
En centro de la vilaĝo sub tilioj estas kalvaria kolono kaj kampanileto. Sur orienta flanko de la vilaĝo situas forĝejo.
Naturo[redakti | redakti fonton]
Super la vilaĝo, sur Klechtávecký rivereto estas jam menciita Klechtávecký fiŝlago. Ĝia areo estas 1,5 ha kaj volumeno 12.000 m³.
Nordokcidente de Rohoznice troviĝas nealta arbara deklivo nomata "Víno", ĉar iam estis ĉi tie vitejo. Temas pri termofila kverkarbaro kun apero de raraj kreskaĵspecioj, ekzemple Arbara arkteo (Arctium nemorosum), Oficina stakio (Betonica officinalis), Persikfolia kampanulo (Campanula persicifolia), Malgranda skorzonero (Scorzonera humilis), Blanksprona violo (Viola mirabilis) kaj aliaj.
Legendo[redakti | redakti fonton]
En arbaro super la fiŝlago Klechtávecký estas postrestaĵoj de iama fortikaĵeto. Oni rakontas, ke ie en tiu loko estas en la tero kaldrono kun valora trezoro.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono Bohdaneč Arkivigite je 2010-05-26 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- Mapo