Voděrady (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Voděrady
Koordinatoj: 49°57′15″N 16°17′42″E  /  49.95417°N, 16.295°O / 49.95417; 16.295 (Voděrady (distrikto Ústí nad Orlicí))
Voděrady
municipo
Voděrady, dům čp.10.JPG
Domo n-ro o. 10
Oficiala nomo: Voděrady
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Situo Voděrady
 - alteco 380 m s. m.
 - koordinatoj 49°57′15″N 16°17′42″E  /  49.95417°N, 16.295°O / 49.95417; 16.295 (Voděrady (distrikto Ústí nad Orlicí))
Areo 7,79 km² (779 ha)
Loĝantaro 340 (01.01.2012)
Denseco 43,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 52 ĝis 566 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581143
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Voděrady (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.ouvoderady.sweb.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Voděrady situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Loučná kaj Tichá Orlice, 11 km oriente de urbo Vysoké Mýto.

Partoj de komunumo Voděrady estas:

  • Voděrady
  • Džbánov

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Voděrady estas el la jaro 1292.

Terkulturado[redakti | redakti fonton]

La grundo apartenas al kretacea formacio, sed ĝia enhavo de kalcio estas nesufiĉa. Ĝi estas fruktodona por grenoj, napobrasiko, terpomoj kaj por sukera beto. Agrikultura kooperativo estis fondita en la jaro 1957, pli poste estis alligita al agrikultura kooperativo en Tisová. Nun estas ĉi tie du terkulturistoj kaj naskiĝejo de porkoj de firmao Befi.

Sítiny[redakti | redakti fonton]

Al vilaĝo Voděrady apartenas kvar domoj en domaro Sítiny. La domaro ekestis fine de la 18-a jarcento. La unua domo estis linfrotejo. Sinsekve estis ĉi tie konstruitaj dek du domoj. Ok el ili apartenas al Svatý Jiří kaj kvar al Voděrady. En okdekaj jaroj ĉi tie estis konstruita diserigejo de forfalaĵo, sed nuntempe tie produktas sekigejojn.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Tra ambaŭ partoj de la komunumo kondukas cikloturisma pado 4048 inter Řetová kaj Potštejn kaj el Voděrady pado 4218 al Sudislav nad Orlicí. En labortagoj Voděrady havas busan komunikon kun Ústí nad Orlicí, Vysoké Mýto, Choceň kaj Sloupnice. Sabate kaj dimanĉe busa trafiko bedaŭrinde mankas.