Trstěnice (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trstěnice
Trstěnice
municipo
Sonorilturo el la jaro 1690 en Trstěnice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Trstěnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Cismontaro Žďárské vrchy
Rivero Loučná
Situo Trstěnice
 - alteco 423 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 33″ N 16° 20′ 42″ O / 49.79250 °N, 16.34500 °O / 49.79250; 16.34500 (mapo)
Areo 21,47 km² (2 147 ha)
Loĝantaro 537 (2023)
Denseco 25,01 loĝ./km²
Unua skribmencio 993
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 57
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578894
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Trstěnice (Svitavy District)
Retpaĝo: www.trstenice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Trstěnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, 12 km sude de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 537 loĝantoj (2023). La municipo estas konata ne nur pro teatraĵo de Alois Jirásek - Vojnarka, kiu ĉi tie okazis, sed ankaŭ pro multaj kulturaj okazaĵoj, aparte "Teatra somero de Trstěnice".

Historio[redakti | redakti fonton]

Trstěnice estas vilaĝo tre malnova, la unua historia mencio pri ĝi, tiam nomata Střenice, estas jam el la jaro 993. Pri vivo en Trstěnice en la 17-a jarcento ni scias, ke la subuloj estis devigitaj labori en t.n. Fridrich-korto (nuntempe domaro Pohodlí) kaj devige jare liveri por la kastela kuirejo en Litomyšl 86 plenajn ĉaregojn da ligno. Ankaŭ kamparanaj ribeloj, perforta rekatoligado kaj pestaj epidemioj trafis sortojn de la loĝantaro de tiama Střenice. En la dua mondmilito la ĉeĥa vilaĝo Trstěnice estis alligita al Germanio kaj por veturo al proksima urbo Litomyšl la loĝantoj devis havi t.n. "Grenzausweis" (limatestilon).

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Gotika preĝejo de "Trovo de Sankta Kruco" estas atestita en la jaro 1350. Rekonstruita ĝi estis en la jaroj 1721 kaj 1877. Ĝi estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo, kun kvadrata sakristio sur norda flanko de ĝi kaj kapelo sur norda flanko de la navo. Sur suda flanko kaj en okcidenta fronto estas antaŭĉambroj. Fasadoj estas nemembrigitaj, en okcidenta fronto estas pinjono kun volutaj aloj kaj triangula superkonstruaĵo. Fenestroj en la presbiterejo estas pintarkaj, en la navo duoncirklaj. Kruca volbo en presbiterejo estas apogata per pilieroj. La sakristio estas volbita rete sur ripoj kaj la kapelo per ĉeĥa plato, triumfa arko estas pintarka. La sakristion ligas kun la presbiterejo sela profilita portalo kaj kun la kapelo simpla portalo kun ansoj kaj gutoj. La navo estas platplafona, en okcidenta parto estas trietaĝa ĥorejo.

La ĉefaltaro kun statuoj de Sankta Sigismondo kaj Sankta Vito kaj la predikejo estas el la 18-a jarcento, la flankaj pseŭdogotikaj altaroj estas el la 19-a jarcento. Pentritaj plenigaĵoj de ĥoreja parapeto estas el la 18-a jarcento, sur la ĥorejo estas bildoj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Adalberto el la dua duono de 18-a jarcento.

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

Oriente de la preĝejo troviĝas sonorilturo sur kvadrata bazplano, la teretaĝo estas masonita, la dua etaĝo ligna sur lignoskulptitaj kreneloj. La tegmento estas piramida.

Popolaj arĥitekturoj[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Trstěnice havas pentrindan kaj konservitan sidejan strukturon. Sur ambaŭ flankoj de la valo situas kelkaj kvadrataj popolaj bienetoj, parte masonitaj, parte lignaj, kun rikolttenejetoj kaj aliaj mastrumaj konstruaĵoj. La atmosferon kompletigas multaj kapeletoj, statuoj kaj krucoj. Aparte menciinda estas senteme rekonstruita bieneto Vojnarka kaj Ŝtona muelejo sur malsupra rando ĉe la ŝoseo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]