Trnávka (distrikto Pardubice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trnávka
Trnávka
municipo
Evangelia preĝejo en Trnávka
Oficiala nomo: Trnávka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Chvaletice
Historia regiono Bohemio
Situo Trnávka
 - alteco 204 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 12″ N 15° 27′ 13″ O / 50.03667 °N, 15.45361 °O / 50.03667; 15.45361 (mapo)
Areo 3,63 km² (363 ha)
Loĝantaro 225 (2023)
Denseco 61,98 loĝ./km²
Unua skribmencio 1333
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 535 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 530794
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Trnávka (Pardubice District)
Retpaĝo: www.trnavka-obec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Trnávka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo ĉe rivero Elbo, 7 km okcidente de urbo Přelouč kaj 4 km oriente de urbo Chvaletice. Tute proksime de la vilaĝo estas granda karba elektrocentralo Chvaletice kun sia la plej alta fumturo en Ĉeĥio (305 m). Vivas ĉi tie 225 loĝantoj (2023).

Pro relative facila vojo trans Železné hory laŭlonge de la rivero Elbo kondukis proksime de la vilaĝo Trnávka tn. pado de Trstěnice, kiu jam en la 10-a jarcento direktis el Prago al Moravio. Ankaŭ ebleco en Elbo sukcese fiŝkapti kaj sur bordoj rikolti sufiĉe da vergaĵo por korbofarado proponadis en tiu ĉi regiono relative bonajn viveblecojn.

Malgraŭ la unua skriba dokumento nomas vilaĝon Tyrnov - Trnávka nur en la jaro 1333 estas evidente, ke prisetlado de la teritorio komenciĝis jam en la 10-a jarcento.

Iam Trnávka apartenis al monaĥejo Sedlec, pri kio atestas jam nomita dokumento el la jaro 1333. Pli poste la vilaĝo estis alligita al senjorejo Zdechovice.

Relative trankvila vivo en la vilaĝo malbone ŝanĝiĝis post la jaro 1950. Ĉi tiea regiono estis daŭre signita per subĉiela minado kaj prilaborado de ekspluatata metalsulfido de Manganercaj uzinoj, kiuj ege poluis aeron kaj postrestigadis grandegajn rokaĵajn ŝutmontojn kaj gigantajn senfeĉigejojn. Post finiĝo de la minado en 1970-aj jaroj estis ĉi tie konstruita granda karba elektrocentralo Chvaletice.

En la jaro 1960 estis Trnávka alligita al najbara vilaĝo Řečany nad Labem, sed de la jaro 1993 ĝi ree fariĝis memstara komunumo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.