Staré Město (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Staré Město
Staré Město
municipo
Preĝejo de sankta Katarina
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Staré Město
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Rivero Bílý potok
Situo Staré Město
 - alteco 418 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 43″ N 16° 41′ 25″ O / 49.79528 °N, 16.69028 °O / 49.79528; 16.69028 (mapo)
Areo 24,73 km² (2 473 ha)
Loĝantaro 1 030 (2023)
Denseco 41,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1270
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 32 ĝis 571 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578789
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Staré Město (Svitavy District)
Retpaĝo: www.stare-mesto.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Staré Město situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 4 km norde de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 1 030 loĝantoj (2023).

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

Origina prisetlo de la vilaĝo estis slava. En la jaro 1270 la komunumo estis nomata Stará Třebová (Malnova Třebová). Evidente temis pri la unua provo de germana koloniigo de Boreš el Rýzmburk. Pli poste la nomo Třebová transiris al iom pli sude nove fondita urbo kaj ĉi tie ekfunkciis nomo Staré Město (Malnova Urbo). En la jaro 1365 ĝi estis nomata "urbeto", sed jam en la jaro 1398 ĝi estis nur vilaĝo.

Staré Město estis terkulturista vilaĝo kun vasta katastra distrikto. Korto de la grandbieno Moravská Třebová estis farmigita al "Středomoravská akciová společnost cukrovarnická a zemědělská". Okaze de la unua grunda reformo estis parto el ĝi dividita al terkulturistoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 821
18801 762
18901 795
19001 725
19101 658
19211 650
JaroLoĝantoj
19301 676
19501 022
19611 120
1970967
19801 056
19911 003
JaroLoĝantoj
2001985
20141 006
20161 004
20171 000
20181 012
20191 010
JaroLoĝantoj
20201 027
2021972
20221 031
20231 030

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Origine gotika preĝejo de Sankta Katarino el la jaro 1563 estis malfrubaroke rekonstruita fine de la 18-a jarcento. Ĝi estas oblonga kun duoncirkle fermita pastrejo, kun sakristio sur orienta flanko kaj prisma gotiko-renesanca turo sur okcidenta flanko, transprenita el la origina kirko. La turo estas kvinetaĝa kun pintarka portalo, pintarkaj fenestroj kaj ŝtonaj blazonoj. La interno de la kirko estas volbita barele, la presbiterejo per du krucoj kaj fermo. La sakristio estas platplafona.
La ekipaĵo estas pseŭdorenesanca, sur la ĉefa altaro estas bildo de Sankta Katarino de J. T. Supper el la dua duono de 18-a jarcento.

Tombeja kapelo[redakti | redakti fonton]

Tombeja kapelo estas baroka el la jaro1728 kun duoncirkla fermo kaj ondoforma fronta pinjono. La altaro estas baroka kun origina baldakeno portata de anĝeloj. Troviĝas ĉi tie ŝtona figura sacerdota tomboŝtono el la 18-a jarcento.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

Libere staranta duetaĝa baroka paroĥestrejo kun nemembrigita fasado devenas el la 18-a jarcento. Interne estas barele volbitaj plafonoj, en koridoro estas plata plafono kun stuka kadro portata de klasikismaj pilastroj.

Kruco[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la malfrubaroka tombeja pordego estas rokoka kruco sur obelisko el la jaro 1771 kun barokaj statuoj de Sankta Maria kaj Johano Evangeliisto el tempo ĉirkaŭ la jaro 1720.

Vilaĝestrejo[redakti | redakti fonton]

Estinta vilaĝestrejo situas proksime de la preĝejo.

Fajrobrigada domo[redakti | redakti fonton]

Interesaĵo estas dominanta fajrobrigada domo kun nekutima turo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]