Dolní Roveň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolní Roveň
municipo
Restoracio en Dolní Roveň
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dolní Roveň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Holice
Historia regiono Bohemio
Rivero Lodrantka
Situo Dolní Roveň
 - alteco 229 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 51″ N 15° 58′ 13″ O / 50.03083 °N, 15.97028 °O / 50.03083; 15.97028 (mapo)
Areo 29,02 km² (2 902 ha)
Loĝantaro 2 120 (2023)
Denseco 73,05 loĝ./km²
Unua skribmencio 1336
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02 ĝis 533 71
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574911
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Roveň
Retpaĝo: www.dolniroven.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Dolní Roveň situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Loučná, 5 km sude de urbo Holice kaj 15 km oriente de urbo Pardubice, ĉe ŝoseo n-ro 322 inter Pardubice kaj Vysoká u Holic. Vivas ĉi tie 2 120 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Dolní Roveň
  • Horní Roveň
  • Komárov
  • Litětiny

Historio[redakti | redakti fonton]

Nuntempa komunumo Dolní Roveň konsistas el kvar kuniĝitaj vilaĝoj, nome Dolní Roveň, Horní Roveň, Komárov kaj Litětiny. La vilaĝo Roveň ekestis verŝajne en la duono de la 13-a jarcento, kiam en Bohemion estis invititaj germanaj koloniistoj por fondi domarojn. La origina nomo de la vilaĝo estis Waltersdorf kaj oni derivis ĝin verŝajne de nomo de la germana koloniisto. La unuaj skribaj dokumentoj pri Waltersdorf estas el la jaro 1336, sed jam en la jaro 1349 estas dokumentita ĉeĥa nomo Roveň. La origina centro de la vilaĝo estis eble en loko de nuna vilaĝparto Horní Roveň, kie estis vilaĝestrejo kaj privilegia gastejo.

La domaro estis origine "reĝa artiklo", en la dua duono ĝi fariĝis havaĵo de familio Šternberk, poste havis ĝin genro Slavníkovci kaj ĉefe la familio Pernštejn, dum kies regado la komunumo ekfloris kaj fariĝis signifa.

Parto de domaro Komárov apartenis eble al la monaĥinejo Sezemice, la alia parto estis memstara kampnobelejo kaj apartenis al aliaj posedantoj. En la 16-a jarcento tuta vilaĝo sinsekve fariĝis parto de senjorejo Pardubice.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo kaj sonorilejo[redakti | redakti fonton]

Samtempe kun konstruo de la domaro estis konstruita ankaŭ ligna preĝejeto. En skribaj dokumentoj ĝi estas unuafoje memorigata en la jaro 1349. La nuna preĝejo en Horní Roveň estas konstruita sur la loko de estinta ligna preĝejeto en la jaro 1699. La sonorilejo estas el la jaro 1799.

Lernejo[redakti | redakti fonton]

Por vivo de la vilaĝo estis grava baza kaj daŭriga lernejoj. Lernejo apartenanta al paroĥejo estas dokumentita jam en la jaro 1635, en la jaroj 1703 ĝis 1875 funkciis memstara ligna lerneja domo kaj poste estis konstruita masonita lerneja konstruaĵo.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Al la fervoja reto estis Dolní Roveň ligita en la jaro 1899 per fervojo el Heřmanův Městec trans Moravany al Holice kaj Borohrádek.

Preĝejo en Komárov[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Nikolao en Komárov estis menciita en la jaro 1350 kiel filia al la preĝejo en Roveň. Origine ligna preĝejo estis rekonstruita en la jaro 1877. El la preĝeja inventaro estas la plej aĝa bildo de Sankta Nikolao el la jaro 1688.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Sur orienta flanko de la vilaĝo situas arbaro Boršov. Negranda herbejo najbaranta al la arbaro estis en la jaro 1952 proklamita Ŝtata natura rezervejo. Estas ĉi tie la plej granda kreskejo de Kalika genciano (Gentiana pneumonanthe) en Ĉeĥio. Plue kreskas ĉi tie Farboseratulo (Serratula tinctoria), Faska dianto (Dianthus armeria) kaj Superba dianto (Dianthus superbus).

Sur la suda flanko de la arbaro estas fiŝlago Lodrant, kiu kun apuda arbaro estas naturscience valora loko proponita al ŝtata protektado. Oni povas ĉi tie vidi grizan ardeon (Ardea cinerea), Grandan botaŭron (Botaurus stellaris), Riveran lokustelon (Locustella fluviatilis), habroptilon (Habroptila), Barbopanuron (Panurus biarmicus) kaj multajn pliajn. El kreskaĵoj aperas ĉi tie Laktoflora violo (Viola stagnina), stelario longfolia (Stellaria longifolia) kaj pliaj raraĵoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Al turistoj estas la regiono alirebla per sekvado de verde signita pado de la fervoja stacio Uhersko, laŭlonge sur digo de la fiŝlago Lodrant kaj plu al Horní Jelení kaj Vysoké Chvojno. El nealtaj montetoj Praška (258 m) kaj Hlaváč (246 m) estas dum favora vetero videbla bela panoramo al proksima ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ al Bohemia-Moravia montetaro, Železné hory, Orlica montaro kaj al Gigantmontaro.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

El signifaj naskiĝintoj oni devas memorigi František Udržal (naskiĝinta en 1866 en domo n-ro 81), ĉeĥa politikisto aktiva dum fino de la 19-a kaj en la unua duono de la 20-a jarcentoj. Li funkciis kiel ministro por nacia defendo, nelonge kiel ĉefministro. En la komunumo li meritis pri konstruado de lernejoj, gimnastikejo de la asocio Sokol kaj konstruo de vilaĝdomo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]