La vilaĝo estas nomata jam en la jaro 1360. En la jaro 1411 estas menciita Wanko Sekyrka el Sovolusky. En la jaro 1544 estas Sovolusky en listo de vilaĝoj apartenantaj al Žehušice senjorejo.
La vilaĝo sinsekve kreskis en neregulata domgrupo ĉirkaŭ vilaĝplaco sur vojkruciĝo.
Proksimume 300 m nordoriente de la vilaĝo troviĝas natura rememorindaĵo "Skalka u Sovolusk" (Roketo ĉe Sovolusky). Temas pri aparta geologia figuro, kiun kreis spilita lafo antaŭ 560 milionoj da jaroj, kiam ĝi rapide malvarmiĝis kaj kreis ŝtonajn kusenojn. Ŝtona nodo de Sovolusky konserviĝis danke al dureco de la petroj, kiuj bone rezistis kontraŭ erozio. En pasinteco oni ĉi tie ekspluatis ŝtonon. Forlasita minejo kaj roketoj en ĉirkaŭaĵo spontane kovriĝis per karpena arbaro kun multaj termofilaj herboj.