Míčov-Sušice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Míčov-Sušice
municipo
Municipa ofico
Oficiala nomo: Míčov-Sušice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Heřmanův Městec
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Míčov-Sušice
 - alteco 533 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 16″ N 15° 36′ 15″ O / 49.90444 °N, 15.60417 °O / 49.90444; 15.60417 (mapo)
Areo 12,36 km² (1 236 ha)
Loĝantaro 307 (2023)
Denseco 24,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 03 ĝis 538 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571822
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Míčov-Sušice
Retpaĝo: www.micov-susice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Míčov-Sušice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur montodorso de Železné hory, 7 km sudoriente de la urbo Heřmanův Městec, ĉe la ŝoseo inter Heřmanův Městec kaj Třemošnice. Vivas ĉi tie 307 loĝantoj (2023).

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Míčov
  • Sušice
  • Jetonice
  • Rudov
  • Zbyslavec

Ripoza regiono[redakti | redakti fonton]

Míčov-Sušice estas komunumo de malgrandaj vilaĝoj en bela pejzaĝo de montareto Železné hory, proksime de industria aglomeraĵo Pardubice - Chrudim. Pro tio multaj estintaj vilaĝaj domoj ĉi tie estas nun uzataj kiel ripozaj kabanoj kaj multaj kabanoj estis ĉi tie por tiu celo speciale konstruitaj. Plej multe da ili estas ĉe Lovětínský fiŝlago. La fiŝlago estas nutrata per pura montara akvo de Lovětínský rivereto, kiu post la fiŝlago rapide descendas tra Lovětínská ravino al la urbo Třemošnice.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Lovětínský fiŝlago estas serĉata celo ankaŭ por baniĝemaj turistoj, kiuj povas veni ĉi tien per iu bone signita turisma pado, kies densa reto ĉi tie troviĝas: per la flava el Prachovice de la fervoja stacio, per la verda el Heřmanův Městec kaj per la ruĝa aŭ verda el Třemošnice kaj burgo Lichnice kaj eĉ el Chrudim. Trans vilaĝoj de la komunumo gvidas ankaŭ kelkaj biciklismaj traceoj. El Míčov estas belega panoramo al ebenaĵo de Elbo kaj fone al foraj montaroj Krkonoše kaj Orlické hory.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ stilo de konstruo de la preĝejo de Sankta Mateo, kiu en Míčov troviĝas, oni povas opinii, ke la vilaĝo estis fondita en la 12-a aŭ komence de la 13-a jarcentoj. La unua skriba mencio pri ĝi estas nur el la duono de 14-a jarcento, kiam paroĥejo Míčov apartenis al dekanejo Chrudim. La preĝejo estis en la jaroj 1882 - 1884 tute rekonstruita en novgotika stilo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869757
1880763
1890757
1900748
1910888
1921851
JaroLoĝantoj
1930680
1950503
1961522
1970430
1980372
1991301
JaroLoĝantoj
2001291
2014271
2016272
2017278
2018273
2019268
JaroLoĝantoj
2020270
2021270
2022257
2023307

Pri vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Vilaĝeto Sušice estas seninterspace ligita al Míčov kaj havas la saman karakteron.

Vilaĝoj Rudov, Jetonice kaj Zbyslavec troviĝas en protektata pejzaĝa regiono Železné hory. En tiuj vilaĝoj troviĝas plejparte pli malnovaj domoj kaj kabanoj. En Zbyslavec, sur la vilaĝplaco estas kampanileto.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]