Otradov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otradov
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1349 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 539 43
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 278  (2023) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 48′ N, 16° 3′ O (mapo)49.79338119375116.043554079637Koordinatoj: 49° 48′ N, 16° 3′ O (mapo) [+]
Alto 502 m [+]
Areo 5,542572 km² (55 4.2 572 ha) [+]
Otradov (Ĉeĥio)
Otradov (Ĉeĥio)
DMS
Otradov
Otradov
Otradov
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Otradov [+]
vdr


Vilaĝo Otradov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en submontara teritorio de Bohemiamoravia montetaro, en valo de rivereto Krounka, 12 km nordoriente de la urbo Hlinsko kaj 8 km sudoriente de la urbo Skuteč, ĉe la ŝoseo n-ro 354 inter Předhradí kaj Krouna. Vivas ĉi tie 278 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo ekestis en la jaro 1350, jam en la jaro 1349 estis sur monteto ĉe norda rando de la vilaĝo konstruita ligna preĝejo de Sankta Bartolomeo. Ĝi estis post forbruligo en la 15-a jarcento nove konstruita, en duono de la 16-a jarcento estis alkonstruita turo. Ĉirkaŭ la preĝejo ekestis tombejo. Ĝis la jaro 1995 Otradov apartenis al la vilaĝo Krouna. Nun ĝi estas memstara komunumo.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Troviĝas ĉi tie lignaĵproduktejo kun segejo, kiu fabrikas lignajn bozonaĵojn por hejma mastrumado.

Plejparto de la loĝantoj estas okupata en Hlinsko kaj Skuteč, kien ili veturadas per busoj kaj fervojo. En lernejon al Krouná la infanoj veturas buse.

Komunumo Otradov ĉiujare organizas konkursojn en fajrobrigada sporto.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo kun apogpilieroj, kun oblonga sakristio sur norda flanko kaj prisma turo sur suda flanko de la navo. Fenestroj en presbiterejo kaj sakristio estas pintarkaj. La presbiterejo estas kruce volbita, en norda muro estas sankta ŝranko kaj malfrugotika portaleto en sakristion. Triumfa arko estas milde pintarka, neprofilita. La navo havas platan plafonon, en subturejo estas traba plafono. Sur orienta muro konserviĝis partoj de surmuraj pentraĵoj el la jaro 1629. En la navon gvidas malfrugotika milde pintarka portalo kun malprofunde profilita embrazuro.

La portala ĉefaltaro ekestis post la jaro 1700, riparita estis en la jaro 1897. Tabernaklo estas el la jaro 1750, bildo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1757. La predikejo kun statuoj de ekleziaj Patroj estas el la fino de 18-a jarcento, la konfesejo el la fino de 18-a jarcento, popoldevena.

Sur suda flanko de la tombeja muro estas baroka pordeto kun voluta frontono el la jaroj 1780 - 1790

Fera kruco[redakti | redakti fonton]

Fera kruco sur ŝtona soklo el la jaro 1861 situas en ĝardeno de estinta vilaĝestrejo.

Muelejo[redakti | redakti fonton]

Muelejo, nomata de Blažek, estas teretaĝa ĉarpentita konstruaĵo el la jaro 1800. Proksime de ĝi estas ligna garbejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]