La unua mencio pri vilaĝeto estas en historiaj dokumentoj jam en la jaro 1392. En kvindekaj jaroj de la 20-a jarcento Zdechovice, Úherčice kaj Obicka kreis unu vilaĝon sub nomo Úherčice. Pli malfrue administris ĝin proksima urbo Heřmanův Městec, sed en la jaro 1993 ĝi ree memstariĝis.
Dum favora vetero estas el la vilaĝo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo famozaj belvidoj al apudelba ebenaĵo kaj en fono al Gigantmontaro kaj Orlické hory.
Trans la vilaĝo gvidas biciklisma traceo n-ro 4208 Heřmanův Městec - Úherčice-Zdechovice - Kostelec u Heřmanova Městce - Nerozhovice - Vápenný Podol.