Cerekvice nad Loučnou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cerekvice nad Loučnou
municipo
Cerekvice nad Loučnou
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Cerekvice nad Loučnou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Loučná
Situo Cerekvice nad Loučnou
 - alteco 294 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 00″ N 16° 13′ 03″ O / 49.90000 °N, 16.21750 °O / 49.90000; 16.21750 (mapo)
Areo 8,29 km² (829 ha)
Loĝantaro 885 (2023)
Denseco 106,76 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 53 ĝis 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577936
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Cerekvice nad Loučnou
Retpaĝo: www.cerekvice.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Cerekvice nad Loučnou situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, proksime de ŝoseo n-ro 35 inter Hradec Králové kaj Olomouc, respektive inter Vysoké Mýto kaj Litomyšl, 8 km sudoriente de Vysoké Mýto kaj 7 km nordokcidente de Litomyšl. Vivas ĉi tie 885 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Tisová, Nová Sídla, Tržek, Hrušová, Bohuňovice, Horky, Řídký, Bučina, Morašice kaj Újezdec.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Cerekvice nad Loučnou
  • Pekla

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1167, kiam ĝi estis havaĵo de monaĥejo en Litomyšl. Al la klostro dediĉis ĝin en la jaro 1132 la ĉeĥa princo Soběslav la 1-a. Historio de la vilaĝo estis riĉa, ofte ligita kun t.n. Trstenická vojo, kiu laŭlonge de la rivero Loučná ligis centran kaj nordan Bohemion kun Moravio. Ekzemple:

  • en la jaro 1421 trans Cerekvice militiris husana armeo kaj detruis kartuzianan monaĥejon en proksima vilaĝo Tržek.
  • en la jaro 1798 ĉi tie kvartiris rusa armeo kun sia komandanto Borodin.
  • en la jaro 1813 oni gvidis trans Cerekvice multon miloj da francaj militkaptitaj francoj el batalo apud Lejpcigo.
  • en la jaro 1866 fuĝadis trans Cerekvice aŭstria armeo post malvenkita batalo apud Hradec Králové.

La vojo en formo de la ŝoseo n-ro 35 ekzistas ankoraŭ nun.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869737
1880894
1890982
19001 033
19101 143
19211 137
JaroLoĝantoj
19301 069
1950829
1961837
1970817
1980773
1991826
JaroLoĝantoj
2001798
2014841
2016837
2017848
2018845
2019854
JaroLoĝantoj
2020882
2021773
2022852
2023885

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La origina ligna gotika preĝejeto de Sankta Venceslao estis konstruita en la jaro 1350. Post preskaŭ kvin jarcentoj, en la jaro 1840 forbrulis pro granda incendio preskaŭ tuta vilaĝo, inkluzive de la preĝejeto. Jam en la jaro 1842 estis konstruita nova empira preĝejo konsekrita ankaŭ al Sankta Venceslao.

La nova preĝejo estas neorientita, ununava kun ortangule fermita presbiterejo kaj prisma turo en la akso. La navo kaj presbiterejo estas volbitaj per prusaj plataĵoj. Fasadoj estas membrigitaj per bositaj pilastroj, la ĉefa frontono estas triaksa, kronita per malalta triangula pinjono.

Popola arkitekturo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas kelkaj duetaĝaj empiraj domoj konstruitaj post detrua incendio. Tiujn reprezentas aparte domo n-ro 13, duetaĝa oblonga domo, datita sur embrazuro. Teretaĝa estas bieno n-ro 6 kun valora stuka fasado ornamita per kanelaj pilastroj, iam tipa en tiu ĉi parto de la regiono Litomyšl kaj kun niĉo en la gablo. Arkaika estas domo n-ro 11, en kiu ankoraŭ konserviĝis fuma ĉambro.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo, sur ĝia suda flanko, situas statuo de Sankta Johano Nepomuka.

Ponto[redakti | redakti fonton]

Trans la rivero Loučná gvidas ŝtona ponto konstruita en la jaro 1830. Origina ligna ponto estis kelkfoje detruita per inundo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]