Bělá u Jevíčka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bělá u Jevíčka
germane Albendorf
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bělá u Jevíčka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Montaro Suborlica montetaro
Rivero Malonínský potok
Situo Bělá u Jevíčka
 - alteco 396 m s. m.
 - koordinatoj 49° 38′ 40″ N 16° 38′ 12″ O / 49.64444 °N, 16.63667 °O / 49.64444; 16.63667 (mapo)
Areo 9,71 km² (971 ha)
Loĝantaro 357 (2023)
Denseco 36,77 loĝ./km²
Unua skribmencio 1258
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 505391
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bělá u Jevíčka
Retpaĝo: www.belaujev.net
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Bělá u Jevíčka (germane Albendorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de Malonínský potok en subregiono Malá Haná, 6 km okcidente de urbo Jevíčko. Vivas ĉi tie 357 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jevíčko, Velké Opatovice, Březina kaj Slatina.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Bělá u Jevíčka
  • Smolná

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Bělá estis verŝajne fondita de slavoj, sed pli poste organizita laŭ germana rajto. Blazono de la vilaĝo, tri koroj kaj sub ili grena garbo, atestas, ke ĝi estis slava agrikultura setlejo. Tamen unue ĝi estis menciata kiel Alberndorf en la jaro 1258, kiam ĝi estis ligata al juĝa kompetenteco de la urbo Jevíčko. En la jaro 1396 Sulík el Radkov donacis vilaĝon Bělá al la aŭgustiana monaĥejo en Jevíčko. Post nuligo de la monaĥejo vendis religia fonduso la vilaĝon en la jaro 1789 al la sinjorejo de Borodín. Monaĥeja mastruma korto estis poste en la jaro 1796 parceligita. Plejparto de la loĝantaro ĉiam apartenis al la ĉeĥa nacieco, germana loĝantaro estis nur minorita. Lernejo estis en la vilaĝo fondita en la jaro 1788 kaj en la jaro 1810 estis konstruita nova lerneja domo. Malgraŭ Bělá estis ĉefe agrikultura vilaĝo, ĝis 80-aj jaroj de la 19-a jarcento oni minis ĉi tie brunan karbon. Estis ĉi tie ankaŭ argilejo, muelejoj kaj segejoj, produktejo de alkoholaĵoj kaj de la jaro 1860 ankaŭ ŝparkaso.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869828
1880768
1890848
1900854
1910881
1921892
JaroLoĝantoj
1930852
1950630
1961642
1970560
1980476
1991395
JaroLoĝantoj
2001380
2011355
2014352
2016351
2017356
2018373
JaroLoĝantoj
2019359
2020355
2021331
2022353
2023357

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo troviĝas en pentrinda valo de Malonínský rivereto, kiu nature dividas tri domarojn de la municipa komunumo: Bělá, Malonín kaj Smolná. Bělá, nomata laŭ blankigado de lina tolo, Malonín laŭ la unua koloniisto nomata Maloň kaj Smolná laŭ rezino, kiun oni ĉi tie en la arbaro kolektadis. La vilaĝoj havas bone konservitan naturan medion, estas ĉi tie elementoj de popola kaj sakra arkitekturo historie valoraj, nome statuo de Sankta Johano Nepomuka, kapeleto kun kampanileto en Malonín, kapeleto kun kampanileto en Smolná kaj monumento al viktimoj de la unua mondmilito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]