Ronov nad Doubravou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 49°53′07″N 15°31′51″E  /  49.88528°N, 15.53083°O / 49.88528; 15.53083 (Ronov nad Doubravou)
Ronov nad Doubravou
germane: Ronow an der Doubrawa
urbo
Ronov nad Doubravou, Chitussi sq.jpg
Placo de Chitussi en Ronov nad Doubravou
Ronov nad Doubravou CZ flag.gif
Flago
Ronov nad Doubravou CZ CoA.gif
Blazono
Oficiala nomo: Ronov nad Doubravou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Rivero Doubrava
Situo Ronov nad Doubravou
 - alteco 255 m s. m.
 - koordinatoj 49°53′07″N 15°31′51″E  /  49.88528°N, 15.53083°O / 49.88528; 15.53083 (Ronov nad Doubravou)
Areo 17,01 km² (1 701 ha)
Loĝantaro 1 716 (01.01.2012)
Denseco 100,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1307
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 42 ĝis 538 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572161
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ronov nad Doubravou
Retpaĝo: www.ronovnd.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Ronov nad Doubravou estas urbo troviĝanta en Ĉeĥio, ĉe piedo de Železné hory (Fermontaro) apud okcidenta limo de regiono Pardubice kaj havas proksimume 1700 loĝantojn. Ĝi situas apud ŝoseo n-ro 337 inter urboj Čáslav kaj Seč, 7 km oriente de Čáslav.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tereno en ĉirkaŭo de nuntempa urbo Ronov nad Doubravou estis prisetlita jam en la mezo de la 12-a jarcento. Tiam ekestis la vilaĝo Protivany kun preĝejo de la Sankta Kruco, kiu estas en skribaj dokumentoj menciita jam ĉirkaŭ la jaro 1180. Sur la kontraŭa bordo de la rivero Doubrava ekzistis la domaro Stusyně kun preĝejo de Sankta Marteno, kies ekesto oni datas en la unua triono de la 13-a jarcento. Ambaŭ vilaĝoj pli poste, en la tridekjara milito neniiĝis kaj restis post ili nur la kirkoj kun tombejoj.

Ronov nad Doubravou mem fondis Oldřich el Lichtenburk en la jaro 1307, kiel servutulan urbeton regule planitan kun vasta placo, el kies anguloj iris stratoj. Meze de la urboplaco estis nelonge post ekesto de la urbo fondita preĝejo. Oldřich donis al la urbo 39 hubojn da grundo. En la urbo ricevis ordonoficon Gottfried, estinta ordonoficisto en Podolí, kiu donitan grundon de 24 huboj okupigis per de li venigitaj homoj, evidente germanaj koloniistoj. La loĝantoj povis por siaj bezonoj konstrui bierfarejojn, bakejojn kaj fondi ĝardenojn kaj ne devis pagi impostojn.

En la jaro 1488 Vladislao la 2-a Jogajlido aprobis al Ronov du jarfoirojn ĉiujare kaj nur en la jaro 1674 la urbo ricevis de Leopoldo la 1-a Habsburga rajton de la tria jarfoiro. La korporaciaj privilegioj estas konataj por kelkaj metioj, ekzemple en 1559 por korporacio teksista, en 1584 por ŝuista ktp. La urbo verŝajne neniam havis muregojn. En la jaro 1849 ĝi forbrulis, sed nelonge poste ĝi estis rekonstruita. Nur en la jaro 1908 estis Ronov nove promociita je urbo per privilegio de la imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj en la jaro 1909 la imperiestro permesis "al la Urba komunumo Ronov" uzadi la urban blazonon.

En la jaro 1945 estis en Ronov nad Doubravou starigita la Loka Nacia Komitato kaj per tio statuto de la urbo neniiĝis. Nur en la jaro 1998 prezidanto de la parlamenta ĉambro de deputitoj promociis Ronov nad Doubravou al urbo kaj estis ankaŭ aprobitaj urbaj flago kaj blazono.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Paroĥa preĝejo[redakti | redakti fonton]

Paroĥa preĝejo de Sankta Laŭrenco estas pseŭdobaroka, konstruita en la jaroj 1847 - 1849, konstruisto estis F. Paleček el Nový Kolín. Ekipaĵo estas plejparte novtempa, altareto de Sankta Barbara en presbiterejo frubaroka el tempo post la duono de la 17-a jarcento. Sur sokloj de la kolonetoj estas bildoj de Sankta Venceslao kaj Sankta Elizabeta, sur kartuŝo estas surskribo kun jarindiko 1655, altaro de la Dek kvar Sanktaj Helpantoj en la navo estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700, kadra, en akantfolia kadro estas bustoj de sanktuloj, statuo de la Dia Koro estas de Č. Vosmík.

Preĝejo de Sankta Kruco apud Ronov nad Doubravou
Preĝejo de Sankta Kruco apud Ronov nad Doubravou
Antonín Chittussi

Statuoj[redakti | redakti fonton]

Mariakulta kolono en parko antaŭ la preĝejo estas frubaroka el la jaro 1693, Sankta Petro kaj Sankta Johano Nepomuka en aleo el la urbo estas el la jaro 1725.

Domoj[redakti | redakti fonton]

N-ro 29, nomata kapelandomo, el la 18-a jarcento, havas fronton kun riĉa stuka ornamaĵo, n-ro 131 estas ankaŭ el la 18-a jarcento. Sur urboplaco staras kelke da domoj kun malfrubarokaj kaj empiraj fasadoj, ĉiuj konstruitaj post la incendio en la jaro 1849. El tiu ĉi tempo estas ankaŭ pseŭdogotika urbodomo.

Preĝejo de la Sankta Kruco[redakti | redakti fonton]

Sude malantaŭ la urbo sur roka montelstaraĵo super la rivero Doubravka, meze de tombejo staras preĝejo de la Sankta Kruco. Origine ĝi estis paroĥa preĝejo de la komunumo Protivany (Protjivani), de la 15-a jarcento ĝi estas nur tombeja kirko. La vilaĝo mem neniiĝis en tridekjara milito. La preĝejo estas romanika el la 2-a duono de la 12-a jarcento, presbiterejo estas el la 1-a duono de la 14-a jarcento. La turo estas renesanca, prismoforma, rekonstruita baroke en la 19-a jarcento. La ekipaĵo estas novtempa, sur la ĉefaltaro staras krucifikso el la 18-a jarcento, senjora benko en presbiterejo estas el la 1-a duono de la 18-a jarcento, 25 figuraj kaj blazonaj tomboŝtonoj el la 2-a duono de la 16-a jarcento kaj el komenco de la 17-a jarcento.

Preĝejo de Sankta Marteno[redakti | redakti fonton]

La proksima domaro Stusyně (Stusinje), ankaŭ malaperis en la tridekjara milito. Ĝia postrestaĵo estas gotika preĝejo de Sankta Marteno, konstruita en la 14-a jarcento. La altaro estas popola laboraĵo el la fino de la 17-a jarcento.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

En Ronov naskiĝis konata ĉeĥa impresionisma pentristo Antonín Chittussi, sur ĝia naskiĝdometo estas memortabulo. Sudoriente de la urbo en valo de rivero Doubrava estas natura parko, kies la plej belan parton, kun supre prezentitaj du preĝejoj, oni nomas Chittussi-valo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.