Krásné (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Krásné
Krásné
municipo
Krásné kříž.JPG
Krásné (okres Chrudim) vlajka.jpg
Flago
Krásné (okres Chrudim) znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Krásné
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Nasavrky
Historia regiono Bohemio
Montaro Žďárské vrchy
Situo Krásné
 - alteco 605 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 21″ N 15° 44′ 47″ O / 49.82250 °N, 15.74639 °O / 49.82250; 15.74639 (mapo)
Areo 7,24 km² (724 ha)
Loĝantaro 147 (2022)
Denseco 20,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1329
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 25
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571652
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Krásné (Chrudim District)
Retpaĝo: obcecr.cz/krasne
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Krásné situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Železné hory super valo de rivero Chrudimka, 8 km sudokcidente de urbo Nasavrky, kaj 12 km sudoriente de urbo Seč. Proksime de la vilaĝo troviĝas de grandaj distancoj videbla alta televida elsendoturo. Vivas ĉi tie 147 loĝantoj (2022).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Krásné
  • Chlum
  • Polánka

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua oficiala mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1329. Iuj fontoj prezentas la jaron 1320 kune kun mencio pri monaĥejo en Vilémov, kiu ludis gravan rolon ĉe koloniigo de tiu ĉi regiono. Komence de la 18-a jarcento estis en Krásné konstruita ligna preĝejo, kiu estis jam en la jaro 1783 neniigita surbaze de ediktoj de imperiestro Jozefo la 2-a. El la origina preĝejo restis ĝis tiu ĉi tempo nur altaro de Sankta Anna, kiu troviĝas en Bojanov. El sakralaĵoj ni trovos ĉi tie lignan kampanileton kaj ŝtonan kruceton. En la vilaĝo restis konservitaj kelkaj masonitaj biendomoj kaj interesaj dometoj kun ornamitaj fasadoj kaj memstaraj eksmastraj dometoj.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Unu kilometro okcidente de la vilaĝo troviĝas monto Krásný atinganta altitudon de 614 m s.m. Sur okcidenta deklivo de tiu ĉi monto sterniĝas natura memoraĵo Alnaro de Vršov kun areo 18,5 ha. En altitudo de 558 – 588 m s.m. en malsekeca alna arbaro kun multaj akvofontoj kreskas ĉi tie leŭkojo printempa (Leucojum vernum), primolo svelta (Primula elatior), mezereo (Daphne mezereum), ajlo ursa (Allium ursinum).

Televida elsendoturo[redakti | redakti fonton]

De la jaro 1960 staras sur monto Krásný samnoma televida elsendoturo 182 m alta. Ĝia supro atingas altutudon 796 m kaj certe estas la plej alta punkto en regiono Železné hory.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]