Vysočina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en Ĉeĥio. Por legi pri la regiono, vidu Regiono Vysočina.
Vysočina
municipo
Domo de martelmaŝino en Svobodné Hamry
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vysočina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Rivero Chrudimka
Situo Vysočina
 - alteco 567 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 14″ N 15° 50′ 01″ O / 49.77056 °N, 15.83361 °O / 49.77056; 15.83361 (mapo)
Areo 17,87 km² (1 787 ha)
Loĝantaro 704 (2023)
Denseco 39,4 loĝ./km²
Unua skribmencio 1542 Dřevíkov
 - artefarita nomo 1960 Vysočina
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01 ĝis 539 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572551
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 7
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vysočina (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obecvysocina.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipa komunumo de sep vilaĝoj Vysočina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 7 km okcidente de la urbo Hlinsko, proksime de la ŝoseo n-ro 37 inter Trhová Kamenice kaj Ždírec nad Doubravou. Sur teritorio de la vilaĝo estas subĉiela muzeo de popolaj konstruaĵoj Vysočina, nomata ankaŭ Veselý Kopec. Vivas ĉi tie 704 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slavíkov, Ctětín, Hlinsko, Miřetice, Trhová Kamenice, Včelákov, Vítanov, Všeradov, Ždírec nad Doubravou kaj Libice nad Doubravou.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri vilaĝo Dřevíkov estas el la jaro 1542. Sub artefarita nomo Vysočina la nuntempa municipo estis kreita en la jaro 1960 per kunigo de kelkaj municipoj ĝis tiu tempo memstaraj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 499
18801 491
18901 398
19001 428
19101 503
19211 501
JaroLoĝantoj
19301 369
19501 022
19611 037
1970914
1980834
1991690
JaroLoĝantoj
2001707
2014709
2016694
2017695
2018696
2019681
JaroLoĝantoj
2020684
2021672
2022696
2023704

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas partoj:

  • Dřevíkov
  • Možděnice
  • Petrkov 1
  • Rváčov
  • Svatý Mikuláš
  • Svobodné Hamry
  • Veselý Kopec

Dřevíkov[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Dřevíkov ekestis verŝajne en la 16-a jarcento ĉe sinjora korto kun bierfarejo kaj vojo al Moravio. Komence de la 18-a jarcento ĉi tie ekloĝis juda minoritato kaj laŭ sia kutimo konstruis straton de tuŝapudaj dometoj, de lernejo kaj sinagogo.

Možděnice[redakti | redakti fonton]

Domaro de etaj agrikulturistoj, arbarlaboristoj kaj fišistoj. En ĉirkaŭaĵo de la vilaĝeto estas naŭ fiŝlagoj.

Bieneto en skanzeno Veselý Kopec

Rváčov[redakti | redakti fonton]

La plej granda estas vilaĝeto Rváčov. Unue en historia dokumento ĝi estas menciita en la jaro 1487, sed fondita ĝi estis proksimume unu jarcenton pli frue de monaĥejo Podlažice. En la jaro 1790 ĝi fariĝis parto de sinjorejo Nasavrky

Svobodné Hamry[redakti | redakti fonton]

La domaro ekestis en la 15-a jarcento ĉirkaŭ martelmaŝino, en kiu oni ĝis fino de la 17-a jarcento fabrikis feron el en ĉirkaŭaĵo trovataj ercoj. Origina nomo de la vilaĝo estis Hamr nad Kamenicí (Martelmaŝino ĉe Kamenice - Chrudimka).

Veselý Kopec[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu domaro ekestis en la 16-a jarcento kaj estis haltejo sur vojo al Moravio.

Alia bieneto en skanzeno Veselý Kopec

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rváčov[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Nikolao estis origine ligna konstruaĵo atestita jam en la jaro 1350. Sur ĝia loko estis en la jaro 1827 konstruita kaj en la jaro 1886 pligrandigita nova ŝtona kirko. Ĝi estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj trapeza sakristio sur norda kaj antaŭĉambreto sur suda flankoj. La presbiterejo estas barele volbita kun segmentoj, la navo estas platplafona kaj triumfa arko duoncirkla. Ekipaĵo estas pseŭdogotika el la jaro 1886, la ĉefaltaro de Sankta Nikolao kaj flankaj altaroj de Anĝelo Protektanto kaj de Sankta Maria kun tiutempaj bonkvalitaj bildoj. Sur la ĉefaltaro estas statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj krucifikso, ĉiuj el la 18-a jarcento.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

Sur tombejo estas kolekto de gisaj surtombaj krucifiksoj kaj tomboŝtono de lasta vilaĝestro de Rváčov nomita Krejčí (vidu legendon en paĝaro de Všeradov).

Fiŝlageto[redakti | redakti fonton]

Ĉe la preĝejo estas fiŝlageto kun "Diabla ŝtono" al kiu ligas legendo pri konstruo de la preĝejeto.

Svobodné Hamry[redakti | redakti fonton]

Kasteleto[redakti | redakti fonton]

Origina fortikaĵeto estis en la 19-a jarcento rekonstruita je pseŭdobaroka kasteleto en fronto ornamita per profunda rizalito supre kun frontono.

Popolaj arĥitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

En vilaĝo estas kelkaj ĉarpentitaj kabanoj, ekzemple gastejo n-ro 4 el la 18-a jarcento, aŭ kabano de Kaván el la 19-a jarcento.

Kapeleto[redakti | redakti fonton]

Apud la ŝoseo al Dřevíkov estas niĉa kapeleto de Sankta Anna el la duono de 18-a jarcento, kun du bildoj de Sankta Anna kaj Sankta Maria de popola pentristo Novák.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Apud la kasteleto troviĝas bonkvalita statuo de Sankta Johano Nepomuka el la duono de 18-a jarcento.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Ni povas rigardi monumentojn de ĉeĥaj pentristoj František Kaván kaj Gustav Macoun.

Dřevíkov[redakti | redakti fonton]

Juda tombejo[redakti | redakti fonton]

Malantaŭ la vilaĝo estas juda tombejo kun tomboŝtonoj de la duono de 18-a jarcento.

Juda tombejo en Dřevíkov

Možděnice[redakti | redakti fonton]

Laborejoj de vilaĝaj metioj[redakti | redakti fonton]

Post la jaro 1970 ĉi tie estis savitaj vilaĝaj forĝejo, ĉarfarejo, barelfarejo kaj lignaĵejo.

Popolkonstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ni povas ĉi tie vidi malnovan lignan lernejon kaj kampanileton.

Veselý Kopec[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la vilaĝeto kreas ĉefan grupon de "Kolekto de popolaj konstruaĵoj Vysočina", subĉiela muzeo en kiu estas de la jaro 1970 demonstrataj tipaj kamparanaj konstruaĵoj kaj aranĝoj por prilaborado de agrikulturaj produktoj. En la skanzeno oni okaze demonstras diversajn folklorajn agadojn kaj solenaĵojn.

Popola konstruaĵo en skanzeno Veselý Kopec

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]