Sudslava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 50°02′24″N 16°17′14″E  /  50.04°N, 16.28722°O / 50.04; 16.28722 (Sudslava)
Sudslava
municipo
Oficiala nomo: Sudslava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Situo Sudslava
 - alteco 432 m s. m.
 - koordinatoj 50°02′24″N 16°17′14″E  /  50.04°N, 16.28722°O / 50.04; 16.28722 (Sudslava)
Areo 4,4 km² (440 ha)
Loĝantaro 180 (01.01.2012)
Denseco 40,91 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 13
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581011
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sudslava
Retpaĝo: www.sudslava.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Sudslava situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe neĉefa ŝoseo inter Brandýs nad Orlicí kaj Potštejn, 5 km norde de Brandýs nad Orlicí.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Ŝanĝo de la Sinjoro estas atestita kiel paroĥa kirko jam en la jaro 1350, renovigita en 1664 kaj en nunan malfrubarokan formon kun riĉa reliefa ornamo rekonstruita en la jaro 1772. Ĝi estas ununava kun malpli larĝa ortangule fermita presbiterejo kun sakristioj kaj en la dua etaĝo oratorioj ambaŭflanke, kun prisma turo okcidente. Triparta okcidenta fronto estas membrigita per duopo de pilastroj kun ionikaj kapetoj kaj rokaĵoj portantaj partojn de surkolonaĵo kaj kornicon. Embrazuro de la ĉefenirejo estas riĉe ornamita per rokaĵoj, super la portalo estas voluta pinjono kun anĝeletoj kaj simboloj de Kredo, Espero kaj Amo. La fronto estas kronita per fendita pinjono ornamita per kvar vazoj, meze kun statuo de Sankta Maria kaj sur flankoj pere de sidantaj statuoj de Moseo kaj de plua sanktulo. Sur flankaj fasadoj estas duopoj de pilastroj kun kapetoj, sur la suda flanko portalo kun ornamita embrazuro.

La presbiterejo estas volbita per prusa plataĵo, sakristioj kaj oratorioj estas volbitaj barele kun segmentoj, triumfa arko estas duoncirkla, la navo volbita barele kun segmentoj sur zonoj, en okcidenta flanko estas duetaĝa ĥorejo, en teretaĝo kaj en la dua etaĝo malfermita en la navon per tri arkoj, ambaŭ etaĝoj estas volbitaj barele kun segmentoj.

Ekipaĵo estas rokoka el la dua duono de 18-a jarcento, la ĉefaltaro estas kadra kun nova bildo de Ŝanĝo de Kristo sur monto Tabor, sur la altaro estas statuoj de Sankta Petro kaj Maria Magdalena, de Sankta Vito kaj Sankta Adalberto. La predikejo estas ornamita per statuoj de Kredo, Espero kaj Amo. En ekipaĵo plu estas du konfesejoj, du flankaj altaroj, bildoj Krucumita Kristo de la 18-a jarcento, Kristo Turmentito el la komenco de 19-a jarcento, stana baptujo.

Kadavrejo[redakti | redakti fonton]

La kadavrejo baroka el la jaro 1750, situas okcidente de la preĝejo.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Krucifikso sur voluta soklo antaŭ la preĝejo el la jaro 1781,
  • Sankta Johano Nepomuka kun reliefo de konfesanta reĝino sur soklo estas el la jaro 1750,
  • Nemakulita el la jaro 1857.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

Malfrubaroka paroĥestrejo devenas el la jaroj 1760 - 1770.

Fortikaĵeto[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵeto kaj la vilaĝo iam apartenis al Mikuláš el Potštejn, kiu famiĝis per sia aventurplena vivo. Li sukcese batalis en soldataro de markgrafo Karel, sed poste fariĝis kavaliro-rabisto. En la jaro 1339 moravia markgrafo Karolo siegis kaj konkeris Potštejn kaj Mikuláš en la batalo pereis. Okaze estis ruinigita ankaŭ fortikaĵeto en Sudslava. En la 19-a jarcento estis forigitaj ĉiuj restaĵoj de la fortikaĵeto, loko kie ĝi staris estas nealirebla privata havaĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.