Zářecká Lhota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zářecká Lhota
municipo
Oficiala nomo: Zářecká Lhota
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Rivero Tichá Orlice
Situo Zářecká Lhota
 - alteco 335 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 35″ N 16° 14′ 58″ O / 49.99306 °N, 16.24944 °O / 49.99306; 16.24944 (mapo)
Areo 3,02 km² (302 ha)
Loĝantaro 210 (2023)
Denseco 69,54 loĝ./km²
Unua skribmencio 1397
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581232
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zářecká Lhota
Retpaĝo: www.zareckalhota.webpark.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Zářecká Lhota situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, super rivero Tichá Orlice, ĉe ŝoseo n-ro 315 inter Choceň kaj Ústí nad Orlicí, 3 km oriente de urbo Choceň. Vivas ĉi tie 210 loĝantoj (2023).

Malnova parto de la vilaĝo havas preskaŭ netuŝitan originan vilaĝplanon kun ronda vilaĝplaco - t.n. radiala aranĝo, kun bienoj kaj domoj situantaj ĉirkaŭ ĝi. La novan vilaĝparton kreas domoj situantaj laŭlonge de la ŝoseo al Choceň.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Zářecká Lhota estas el la jaro 1397, en kiu ĝi nomiĝas "Lhota Kunšova". Tiu nomo ŝanĝiĝis je nomo derivita de vilaĝa situo "za řekou" - (malantaŭ la rivero) - Zářecká, ĉar nordokcidentan limon de katastra distrikto kreas rivero Tichá Orlice. Apud Tichá Orlice troviĝas izolitaj domoj Hrádniky, apartenantaj al Zářecká Lhota. La nomo aludas, ke tie estis fortikaĵeto, laŭ trovaĵoj ĝi estis loĝata fine de 14-a kaj komence de 15-a jarcentoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapeleto[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo staras kapeleto kun tureto por sonorilo, konstruita en la jaro 1862. La sonorilo el la jaro 1866 estis dum la dua mondmilito konfiskita. Nuntempe tie estas nova sonorilo, eĉ movata per elektro.

Kruco[redakti | redakti fonton]

En vilaĝa centro estis en la jaro 1893 konstruita humileja kruco, nuntempe situanta apud la kapeleto.

Pterosaŭro[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1880 en proksima ŝtonminejo estis malkovritaj fosilioj de flugsaŭro, speco Ornithocheirus hlavatschi, kio estas ununura flugsaŭro trovita en teritorio de Ĉeĥa respubliko. La trovaĵo devenas el tavoloj de supra kretaceo (turonaj) kaj temas pri nekompleta ostaro de antaŭa korpomembro (flugilo) de juna pterosaŭro. Entute estis malkovritaj ses ostetoj 42 cm longaj. Enverguro (larĝeco de sternitaj flugiloj) de la besto estis nur 1 - 1,5 m. Scienca speca alnomo "hlavatschi" estas laŭ la trovinto, František Hlaváč, farmaciisto el Choceň, amatora paleontologo. La raraj fosilioj estas nuntempe deponitaj en Nacia muzeo en Prago.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.