Hnátnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hnátnice
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hnátnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Rivero Hnátnický potok
Situo Hnátnice
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 00″ N 16° 26′ 28″ O / 50.01667 °N, 16.44111 °O / 50.01667; 16.44111 (mapo)
Areo 11,3 km² (1 130 ha)
Loĝantaro 803 (2023)
Denseco 71,06 loĝ./km²
Unua skribmencio 1364
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580261
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hnátnice
Retpaĝo: www.hnatnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Hnátnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe flankvojo de la ŝoseo n-ro 360 inter Ústí nad Orlicí kaj Letohrad, 7 km de Ústí nad Orlicí kaj 7 km de Letohrad. Vivas ĉi tie 803 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita fine de la 13-a aŭ komence de la 14-a jarcentoj, okaze de koloniigo, kiun por la reĝo faris anoj de familiaro el Žampach. Ĝi estis tipa huba apudrivereta vilaĝo kaj koloniistoj estis grandparte ĉeĥoj. Dum tuta mezepoko kaj ankaŭ poste ĝis nuligo de patrimonia reĝimo Hnátnice apartenis al la sinjorejo Žampach. Nomo Hnátnice estas verŝajne derivita de familia nomo de iu koloniisto aŭ de estinta nomo de la rivereto, kiu onidire rememoradis kruroston (ĉeĥe "hnát"). La germana nomo Friedrichswald estis kreita artefarite de jezuitoj, sed ĝi en la ĉeĥa medio neniam penetris en spiritojn. Vivon en la vilaĝo grave influis konstruo de fervojo el Ústí nad Orlicí al Vroclavo en la jaro 1874. Post tiam oni konstruis en la vilaĝo eĉ du teksajn fabrikojn. En la dua mondmilito teksa fabrikado estis haltigita kaj de la jaro 1953 en tiuj objektoj estis maŝinkonstrua produktado.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo estis origine gotika el la dua duono de 14-a jarcento, kiam ĝi estis fondita de Karolo la 4-a, rekonstruita en la jaro 1845. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambreto sur suda flanko, kun prisma turo en okcidenta fronto. Fasadoj estas simplaj, nemembrigitaj, fenestroj en navo kaj presbiterejo pintarkaj. En la navo kaj presbiterejo estas plataj plafonoj, en sakristio kaj en subturejo estas barelaj volboj. En okcidenta parto de la navo estas masonita ĥorejo sur du toskanaj kolonoj.

La ĉefaltaro estas novtempa, flankaj altaroj de Resurekto de Lazaro kaj Ĉieliro de Maria estas kadraj, akantaj, el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700, la ŝtona predikejo devenas el 16-a jarcento, Kalvaria vojo el la jaro 1801 kaj ŝtona baptujo el 1787.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Baroka statuo de Johano Nepomuka apud la preĝejo estas el la jaro 1730,
  • Sankta Triunuo samloka estas el la komenco de 19-a jarcento, renovigita en la jaro 1885,
  • Kalvario apud la preĝejo estas el la jaro 1835,
  • Kalvaria vojo ĉirkaŭ la preĝejo estis kreita en 19-a jarcento,
  • Sanktaj Petro kaj Paŭlo ĉe la ŝtuparo al preĝejo estas ankaŭ el la 19-a jarcento,
  • Sankta Maria de Sankta Monto, origine staranta apud la ŝoseo al Ústí nad Orlicí, devenas el la jaro 1749,
  • Sankta Sebastiano malantaŭ la vilaĝo estas el la jaro 1758
  • statuo de Sankta Antonio de Padovo el la jaro 1794
  • statuo de Sankta Venceslao ĉe la ponto al stacidomo estas baroka el la jaro 1749
  • baroka statuo de Kristo Resurektinta apud la ŝoseo al Žampach el la jaro 1758.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.