Saltu al enhavo

Suborlica montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suborlica montetaro
ĉeĥe Podorlická pahorkatina
montetaro
Rivero Tichá Orlice (vido el ponto ĉe domaro Bezpráví, municipo Orlické Podhůří.)
Oficiala nomo: Suborlica montetaro
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regionoj Regiono Hradec Králové, Regiono Pardubice Ĉeĥio, Malsuprasilezia provinco Pollando
Historiaj regionoj Bohemio, Graflando Glatz
Parto de Orlica regiono
Najbaraj unuoj
Subulaj unuoj
Akvejo Orlice, Metuje, Bystrzyca Dusznicka
Plej alta punkto
 - situo Špičák
 - alteco 841 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 11″ N 16° 26′ 48″ O / 50.08639 °N, 16.44667 °O / 50.08639; 16.44667 (mapo)
Areo 1 115,00 km² (111 500 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Geografio

Suborlica montetaro (ĉeĥe Podorlická pahorkatina, pollingve Pogórze Orlickie) estas geomorfologia tutaĵo en orienta Bohemio en Regiono Pardubice kaj Regiono Hradec Králové, kiu trafas per malgranda parto (Levínská vrchovina kaj Chudobská sníženina) ankaŭ en Pollandon. El nordo, okcidento kaj sudokcidento ĝi brakumas Orlican montaron. Sude ligas al ĝi Svitava montetaro, konsisto de Orientbohemia tabulo. En nordo ĝi transiras en Karkonoŝan cismontaron kaj el nordo najbaras kun ĝi grejsa Tablomonta montaro, resp. Broumova montetaro. Limoj inter Suborlica montetaro kaj Orlica montaro ne estas en la naturo evidenta.

Geomorfologio

[redakti | redakti fonton]

La supermara alteco de Suborlica montetaro moviĝas plej multe inter 300 kaj 600 m. La plej alta pinto estas Špičák (841 m) okcidente de Deštné v Orlických horách.

La orientaj deklivoj de Wzgórza Lewińskie apartenas en akvejon de Bystrzyca Dusznicka, kiu enfluiĝas en Kladskan Nison kaj kun ĝi en Odron. Alie la norda parto de la montetaro estas deakvigata de rivero Metuje, la suda de Tichá kaj Divoká Orlice, kiuj apartenas en akvejon de Elbo.